
26/03/2018
24-an de marto 2018, « Memortago en Argentino»: en Bonaero dekoj da miloj da personoj defiladis kun la portretoj de la malaperintoj dum la milita diktaturo (1976-1983). AFP
Dekoj da miloj da personoj kolektiĝis en Bonaero, dimanĉon 24an de marto, kaj por la unua fojo en unuiĝinta agado kaj en ununura marŝado kondukita de platformo de organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj. Tiu marŝado okazas ĉiujare por memorigi la militan puĉon de la 24a de marto 1976, sed ĉi-jare, ĝi aparte reliefiĝas pro ekzemple la antaŭnelonga decido de la registaro, ke la torturistoj de la milita diktaturo (1976-1983) profitos pri hejmarestado.
Laŭ la argentinaj amasinformiloj, la eks-kapitano Alfredo Astiz, kromnomata «la blonda anĝelo de la morto» kaj kondamnita je porĉiama enkarcerigo, figuras en listo de malliberuloj, kiuj povus profiti hejmarestadon. Astiz, eks-kapitano de la mararmeo, estis kondamnita interalie pro forkaptado kaj murdo de du francaj religiulinoj en 1977, Alice Domon kaj Léonie Duquet.
Lia nomo figuras en listo de «1 436 malliberuloj, kiuj respondas al la punaranĝaj kondiĉoj» pro medicinaj kialoj, liverita al la justico fare de la Federala punservo, laŭ pluraj gazetoj. Pasintan decembron, Miguel Etchecolatz, eks-ĉefo de la polico profitis pri hejmarestado pro lia aĝo, 88-jara, kaj sanproblemoj. Sed tiu decido estigis tiom da indignokrioj, ke la Justico devis retropaŝi.
En komunikaĵo, la organizintoj de la manifestacio denuncis «la dorsan flankon de la politiko pri homaj rajtoj». Laŭ la advokatino pri la homaj rajtoj kaj elektitino de la maldekstra Fronto en Bonaero, Myriam Bregman, gravas la momento. «Ĉi-jare, la mobilizado okazas en aparta kunteksto, ege grava, ĉar la registaro provas liberigi la genocidistojn. Listo estis starigita laŭdire de la federala punsistemo, dum fakte, tio estas politika volo».
Laŭ la advokatino, «kvankam ni multe luktis kaj dum jaroj por akiri enkarcerigon de Astiz kaj Etchecolatz», la registaro Macri organizas ilian liberigon. «La amplekso de la manifestacio ja montras, ke la tuta argentina socio, la tuta loĝantaro, plu postulas efektivajn punojn je malliberejo ; kaj tiuj, kiuj volas liberigi la genocidistojn devos alfronti tiun fortan mobilizadon».
26/03/2016
Argentino : 40-a datreveno de la puĉo subtenita de Vaŝingtono, kaj omaĝo al la 30.000 viktimoj
29/05/2016
Argentino : proceso de la operaco Kondoro : 15 eks-militistoj kondamnitaj
11/05/2017
Argentino: duon-miliono da blankaj kaptukoj kontraŭ la nepuniteco de torturisto de la diktaturo
01/12/2017
Argentino: diktaturo: porĉiama malliberejo pro la «mortoflugoj» de la ESMA
31/12/2017
Argentino: la 127-a bebo ŝtelita dum la diktaturo estas retrovita
