Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2017 1 11 /09 /septembre /2017 18:43
Bildo: La NRO komparis tiujn rakontojn kun aliaj raportoj de surlokaj NROj kaj artikoloj en ĵurnalo, kiuj priskribas similajn metodojn ofte uzatajn kontraŭ personoj arestitaj de la sekurecaj servoj.Foto: MOHAMMED ABED

11/09/2017

La NRO Human Rights Watch denuncas «ĝeneraligitan torturon» de la egiptaj malliberuloj.

Ĝi opinias, ke tio estas «verŝajne krimo kontraŭ la homaro».

La NRO pri defendo de la homaj rajtoj baziĝas sur 19 atestoj de viktimoj de torturo enkarcerigataj en tuta Egiptio.

En ties 60-paĝa raporto, la NRO publikigas tre detaligitajn intervjuojn de 19 malliberuloj inter 2014 kaj 2016.

Tiu periodo koincidas kun la defalo de la islama prezidento Mohamed Mursi, kaj la reveno de la armeo ĉe la potenco.

Karim, kiu estas studento ekzemple, estis arestita post partopreno al manifestacio.

Li rakontas, ke li estis elektrotorturita kaj suferis plurajn horojn kun la manoj ligitaj malantaŭ la dorso, kaj kroĉitaj ĉe pordo.

Unu el la gvidantoj de la kolektiĝoj, subtene al la Islama Frataro, priskribas la ripetitajn seksperfortojn plenumitajn per tio, kio ŝajne estas klaboj.

La NRO komparis tiujn rakontojn kun aliaj raportoj de surlokaj NROj kaj artikoloj en ĵurnalo, kiuj priskribas similajn metodojn, ofte uzatajn kontraŭ personoj arestitaj de la sekurecaj servoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }