Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2015 2 22 /12 /décembre /2015 18:46
Turkio plenumas sian militon

22/12/2015

Tiujn kvin pasintajn tagojn, pli ol cent supozitaj aktivuloj de la PKK estis mortigitaj sud-oriente de Turkio, konfirmante la politikon de « elradikigo » kondukita de la registaro Erdoğan.

Li jam avertis. La prezidento Erdoğan deziras « elradikigi » la teroristojn. Li fakte nomas teroristoj, la "Laborista Partio de Kurdio", armita movado de la kurda ribelo, kun la risko enkalkuli inter ili ankaŭ la simplajn aktivulojn de la kurda kaŭzo. Tiujn pasintajn tagojn, militista operaco en la provinco Şırnak kaŭzis morton de ĉirkaŭ cent supozitaj membroj de la PKK.

Tiu terura bilanco koincidas kun la vojo sekvata de la registaro. Fatala kaj militista vojo, kiu organiziĝas de antaŭ monatoj sud-oriente de Turkio, plimulte kurda, kie la paca procezo, komencita en 2012, estas nun malproksima memoraĵo. De la 16a de decembro, vastaj operacoj estas kondukitaj de armeo, sed ankaŭ de policaj specialaj fortoj. Ilia misio estas deloki la kurdajn aktivulojn el la urbocentroj, interalie en Cizre kaj Silopi (provinco de Şırnak), kie elirmalpermesoj, represio kaj alfrontiĝoj estas nun ĉiutagaĵoj. En tiu celo, gravaj materialaj kaj homaj rimedoj estis mobilizitaj. Dum tiuj operacoj, ĉirkaŭ 10.000 militistoj engaĝiĝis, subtenataj de batalĉaroj, kaj kuraĝigitaj de agresaj retorikoj, celante elradikigi la kurdajn aktivulojn el iliaj urboj. Organizitaj en la urbaj areoj, tiuj intervenoj kaŭzas multajn mortojn de civiluloj, migradojn, kaj aliajn aŭtoritatajn ekscesojn – pretekste de « lukto kontraŭ terorismo ». Hodiaŭ, ĉirkaŭ 200.000 personoj de la regiono fuĝas la batalojn, kio aŭguras malbonajn konsekvencojn por sud-oriento, kaj por interpaciĝo inter Kurdoj kaj Turkoj.

http://www.politis.fr/La-Turquie-mene-sa-guerre,33505.html?utm_source=twitterfeed&utm_medium=facebook

Petskribo:

Alvoko de universitatuloj kaj intelektuloj por monda solidareco post la atencoj en Ankaro

La sangoplena atenco de la 10a de oktobro kaŭzis pli ol 100 mortojn inter la manifestaciantoj kiuj kuniĝis en Ankaro por postuli de turkia registaro rekomencon de pacaj intertraktadoj kun la Kurdoj, kiuj estis aŭtoritate ĉesigitaj dum printempo 2015.

Kiel universitatanoj kaj intelektuloj de diversaj landoj, ni postulas ke la registaro turkia estu prempetita raporti pri sia respondeco en ĉi tiu masakro, kaj ni vokas al ĉiuj registaroj rekonsideri siajn nunajn rilatojn kun turkia registaro.

Seriozaj suspektoj ja ekzistas pri kompliceco de agentoj el registaro en preparado de la atenco. Nur sendependa enketa komisiono, prefere sub egido de Unuiĝintaj Nacioj, povas entute prilumi tiun punkton. Kaj atendante ĝiajn konkludojn, necesas ke ĉiu duflanka aŭ multflanka interakordiĝo en kiu Turkio partoprenas estu suspendita, almenaŭ ĝis Ankara registaro pruvis sian deziron ĉesi timigojn, persekutojn kaj murdojn de turkiaj civitanoj kiuj depostulas siajn fundamentajn rajtojn.

Ni vokas al monda solidareco kun popoloj de Turkio kiuj rifuzas obei al povo pli kaj pli aŭtoritata kaj nelegitima. Amasa uzado de eksterjuraj rimedoj por subpremi la kurdan popolon de Turkio kaj redukti demokratan opozicion al silento, sendepende de la pretekstoj, ne subtenindas eĉ laŭ ajna politika neceso pretendata. Ni postulas, ke civitanaj vivoj estu protektitaj, libero pri amaskuniĝo kaj plurecaj liberaj balotoj garantiitaj, sen premoj nek perfortoj.

Pli ĝenerale, ni vokas al kompleta reviziado de militaj politikoj flanke de ĉiuj registaroj kunlaborantaj kun aktuala reĝimo en Turkio. Nur tia rekonsidero povas alporti daŭran pacon en Turkio kaj en Mezoriento. Ankaŭ necesas, ke tion akompanu vera enaĝiĝo favore al senarmigo de la konfliktoj, inkluzive per nuligo de armad-kontraktoj uzataj por dronigi en perforton demokratiajn strebadojn de ĉi-regionaj civitanoj.

https://www.change.org/p/call-by-academics-for-international-solidarity-after-the-ankara-massacre

VIDEO : En Dijarbakiro, la turka polico pafas al la manifestaciantoj

https://www.youtube.com/watch?v=S4kRciwiink

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }