Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2015 5 27 /11 /novembre /2015 22:12
Foto: Ozan Kose/AFP

28/11/2015

Mil personoj kolektiĝis vendredon antaŭ la turka opozicia ĵurnalo "Cumhuriyet" en Istanbulo, por denunci la enkarcerigon de du el ĝiaj estroj, akuzataj ĉar ili aludis pri livero de armiloj de Ankaro al la siriaj islamistoj.

La manifestaciantoj, ĵurnalistoj, opoziciaj elektitoj kaj intelektuloj, kriegis sloganojn kontraŭ Recep Tayyip Erdoğan kaj ties "Partio de la justico kaj disvolvado" (AKP, islamo-konservativa). « Ĉiuj kune kontraŭ faŝismo », « Tayyip mensogulo » aŭ « AKP komplico de IŜ », skandis la partoprenantoj. Can Dündar, la ĉefredaktoro de "Cumhuriyet", laŭreato 2015 de la Premio RSF por gazetlibereco, kaj Erdem Gül, ĉefoficisto en Ankaro, estis arestitaj ĵaŭdon vespere fare de istanbula tribunalo pro « spionado » kaj « diskonigo de Ŝtataj sekretoj », kaj malliberigitaj.

Pasintan majon, la ĵurnalo diskonigis fotojn kaj videojn de interkapto, en januaro 2014 ĉe la siria landlimo, de kamionoj apartenantaj al la turkaj spionservoj (MIT) transportantaj armilojn destinatajn al siriaj islamismaj ribelantoj. La afero provokis skandalon en Turkio. La turka registaro ĉiam neis, ke ĝi subtenas la ekstremismajn ribelulojn, inter kiuj la "Islaman Ŝtaton", kaj ripetas ke la kamionaro enhavis « helpmaterialon » destinitan al turkoparolantaj loĝantoj de Sirio. Erdoğan mem plendis kontraŭ Can Dündar.

« Ni estas nek perfiduloj, nek spionuloj, nek herooj, ni nur estas ĵurnalistoj » deklaris Can Dündar, antaŭ ol esti prezentita antaŭ juĝisto.

La enkarcerigo de la ĵurnalistoj intervenas, dum Rusio akuzas Turkion, ke ĝi havas rilatojn kun ĝihadistoj, post la incidento mardon, dum kiu Ankaro pafis rusian militistan aviadilon apud la siria landlimo. Erdoğan kvalifis tiujn akuzojn kiel « kalumniojn » kaj « mensogojn », asertante ke lia lando ne aĉetas nafton de IŜ.

Ĉe la potenco de antaŭ dek tri jaroj, la nuna turka registaro estas regule akuzata, interalie de NROj pri defendo de gazetlibereco, kiu riproĉas ĝin, ĝiajn pli kaj pli gravajn premojn kontraŭ la amaskomunikiloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }