/image%2F0553642%2F20151223%2Fob_585c26_tajlando2.jpg)
23/12/2015
Ne, la tajlandaj aŭtoritatoj ne ignoras la laborkondiĉojn en la salikoko-industrio, asertis reprezentantoj de la registaro dum gazetkunsido, lundon 21an de decembro, raportita de la ĵurnalo Bankok Post.
Ili tiel deziras respondi al enketo publikigita la 13an de decembro, kaj kiu bruege eĥis. La usona novaĵagentejo "Associated Press" (AP) akuzas la tajlandan registaron, ke ĝi memvole ignoris tiun trudlaboron en la salikokaj produktejoj kaj ke, se Tajlando figuras inter la plej gravaj produktistoj de salikokoj en la mondo, ĝi ŝuldas tion al « la malaltaj produktokostoj rezultantaj de la aĉaj laborkondiĉoj ».
Oni tie povas legi interalie :
« Entreprenoj kaj registaro multfoje promesis purigi la merkaton de marfruktoj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 7 miliardojn da dolaroj. Tamen, la enketo de AP elmontris ke salikokoj, senŝeligitaj de modernaj sklavoj atingas Usonon kaj Azion. […] La konsumantoj aprezas ĵeti siajn salikokojn rekte de la fridujo en la kaserolon – facileco kiu rezultas el intensa laboro de senŝeligado kaj purigado. »
La enketo ankaŭ substrekas, ke « tiun fenomenon nutradas kelkaj individuoj el la polico kaj aŭtoritatoj », kaj ke la maloftaj intervenoj de la polico plejofte kondukas al « enkarcerigo de sendokumentuloj, dum la proprietuloj elturniĝas senpune. »
« Gravaj streboj »
Tio estas nerefutebla atesto, kontraŭ kiu la tajlanda registaro provas nei sian kulpon, organizante gazetkunsidon, raportitan de la ĵurnalo Bangkok Post.
« Gravaj streboj estas deplojitaj por ĉesigi la ekscesojn », asertis la reprezentantoj de la registaro. « De kiam la "Nacia konsilio por paco kaj ordo" (oficiala nomo de la junto) ekregas la landon, tiuj kiuj estas implikitaj en ekscesoj pri homaj rajtoj estas punataj, inkluzive de la membroj de la polico kaj lokaj elektitoj », indikis la ĝenerala majoro Sanserm Kaewkamnerd, porparolanto de la reganta militista junto en la reĝlando de majo 2014.
/image%2F0553642%2F20151223%2Fob_f919e9_thailand-orthographic-projection-svg.png)
Nigra listo
Pasintan aprilon, Eŭropa Unio triobligis la impostojn de la marfrukta importado, kaj eĉ pretiĝas esploradi malpermeson, malkaŝas AP.
Tajlando ankaŭ figuras en nigra listo starigita de Usono, de la landoj kie fikomercado de homoj estas disvastigata. Sed, male al aliaj landoj de tiu listo, nenia puno estis decidita kontraŭ ĝi.