/image%2F0553642%2F20150721%2Fob_8b9b99_explosion-suruc-20-07-15.jpeg)
21/07/2015
Du krimaj eksplodoj okazis en du landlimaj urboj de Turkio kaj Sirio.
La unua eksplodo okazis en la kultura centro Amara, en Suruç, Turkio, apud la siria landlimo, ĉirkaŭ la 13a horo. La turka ministerio pri internaj aferoj anoncis unuan oficialan bilancon je 28 mortigitaj personoj kaj cento da vunditoj. La eksplodo okazis meze de grupo de 300 membroj de la SGDF (Sosyalist Gençlik Dernekleri Federasyonu – Federacio de asocioj de junaj socialistoj), kolektiĝintaj por gazet-kunveno, por anonci sian engaĝiĝon en rekonstruado de la siria urbo Kobani, antaŭ ol atingi tiun urbon.
Laŭ Pervin Buldan, deputito de la por-kurda partio HDP, la surlokaj aŭtoritatoj esploras por scii, ĉu la eksplodo estis kaŭzita de memmortiga atenco. Plejparte priloĝata de Kurdoj, Suruç situas nur kelkajn kilometrojn for de Kobani. Laŭ Sylvie Jan, prezidentino de la asocio "Solidareco Francio- Kurdio", « Tiu nova krimo celas, unu plian fojon, provoki la junularon kaj la kurdan popolon, en momento, kiam la politikaj rezultoj de HDP (Halkların Demokratik Partisi – Demokratia Partio de la Popoloj) en tuta Turkio indikas kreskadon de pacaj kaj demokratiaj ideoj, kaj de populara postulo por politika solvo en tuta Turkio kaj regiono ».
Malmulte da tempo post la eksplodo en Suruç, atenco okazis en Kobani, turka urbo ĉe landlimo kun Sirio. En Kobani, « kamikazo eksplodigis minitan veturilon ĉe kontrolejo sude de la urbo. Du kurdaj batalantoj estis mortigitaj pro la eksplodo », laŭ Rami Abdel Rahman, Direktoro de la "Siria Observejo pri Homaj Rajtoj". De unu jaro, la urbo Kobani, rekonkerita de la kurdaj ribelbatalantoj kontraŭ la "Islama Ŝtato", estas scenejo de perfortaj bataloj.
http://www.humanite.fr/deux-attentats-meurtriers-suruc-et-kobane-579694
/image%2F0553642%2F20150721%2Fob_7e097d_suruc3a7vi.jpg)
Video : Pluraj centoj da personoj defiladis en la stratoj de Istanbulo, la 20an de julio 2015, memore al la viktimoj de la atenco, kiu okazis en Suruç, urbeto apud la siria landlimo, iom pli frue en la tago.
La kolektiĝo degeneris al alfrontiĝoj kun la policistoj, kiuj uzis akvokanonojn, por disigi la manifestaciantojn, provizitajn de piroteknikaĵoj.
La eksplodo okazis ĉirkaŭ tagmeze en la kultura parko Amara en Suruç, proksime de la siria landlimo, dum kunsido ĉeeste de multaj junaj aktivistoj de la "Asocio de junaj socialistoj" kaj aktivistoj de la kurda afero. La unuaj bilancoj mencias almenaŭ 31 mortintajn personojn kaj centon da vunditoj.