Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2015 2 22 /12 /décembre /2015 13:27
La areo tuŝata de terenglitado en Ŝenĵeno, Ĉinio, la 21an de decembro 2015. PHOTO CHINA OUT AFP / STR
La areo tuŝata de terenglitado en Ŝenĵeno, Ĉinio, la 21an de decembro 2015. PHOTO CHINA OUT AFP / STR

22/12/2015

Pli ol 90 personoj malaperis post terenglitado en industria areo de Ŝenĵeno, en Ĉinio. Nova industria katastrofo kaŭzita de malrespekto al sekureco.

La areo, kiu kaŭzis la gigantan terenglitadon en Ŝenĵeno, sude de Ĉinio, dimanĉon 20an de decembro, devintus fermi kvin monatojn antaŭe, laŭ la ĵurnalo de Honkongo South China Morning Post.

« La respondeculoj de la areo ricevis ordonon plibonigi la sekurkondiĉojn, sed ne faris tion, kaj daŭrigis sian ekspluatadon », ignorante la ordonojn de la surlokaj aŭtoritatoj, laŭ la ĵurnalo.

Tunoj da teroj stakigitaj sur la taluso glitadis laŭ pli ol 100.000 kvadrataj metroj, detruante laŭ ilia glitado tridekon da konstruaĵoj dum la mateno de dimanĉo. Uzinoj kaj pluraj dormejoj estis enfositaj. Lundon, 91 personoj plu estis netroveblaj.

Filmo plenumita de atestantoj de la katastrofo estis diskonigita de la televidkanalo CCTV kaj montras la perforton de la terenglitado.

https://www.youtube.com/watch?v=fQokWfO97BE

Nerespektataj reguloj

La taluso, sur kiu tero kaj disrompitaĵoj de la industria areo estis deponitaj, havis dimension ekvivalentan je 20-etaĝa konstruaĵo, laŭ la ministerio pri konstruaferoj kaj naturaj resursoj, precizigas South China Morning Post. Ĝi estis tro alta kaj tro dekliva, do nestabila. La ĵurnalo precizigas :

« Tiu rubejo destinita al konstrurompitaĵoj ricevis permesilon en februaro 2014 por daŭro de unu jaro. En julio, ĝi plu estis utiligita, kvankam la inspektistoj indikis malrespekton de la reguloj pri sekureco kaj bonteneco ».

La Ĉefministro Li Keqiang ordonis enketon pri tiu katastrofo. Ĝi intervenas kvar monatojn post kemia eksplodo en la haveno de Tjanĝino, kiu mortigis pli ol 160 personojn. Tiu plia industria katastrofo en Ĉinio emfazas la malfacilaĵon respektigi la regulojn pri sekureco.

http://www.courrierinternational.com/article/chine-un-glissement-de-terrain-qui-aurait-pu-etre-evite

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }