/image%2F0553642%2F20151010%2Fob_dcccd4_istanbulo1.jpg)
10/10/2015
Centoj da manifestaciantoj kiuj skandis sloganojn kontraŭ la turka registaro, kolektiĝis sabaton en Istanbulo, kaj provis direktiĝi al la "placo Taksim", kelkajn horojn post la duobla bombatenco, kiu okazigis 86 mortintojn antaŭ la stacidomo de Ankaro, kie amasiĝis pacismaj aktivuloj.
« Erdoğan demisio ! », « AKP murdisto ! », skandis la manifestaciantoj, akuzante la prezidenton Recep Tayyip Erdoğan kaj ties movado AKP (Partio de la justico kaj disvolvado), ke li kulpas pri la perforto.
La kontraŭ-ribela polico apogita de du akvokanonoj kontrolis la manifestacion.
/image%2F0553642%2F20151010%2Fob_323c0e_turkey-orthographic-projection-svg.png)
La ĉefministro Ahmet Davutoğlu anoncis tri naciajn funebrajn tagojn. Solidaj pruvoj sugestas, ke la duobla atenco plenumis du kamikazoj, li aldonis.
Li elvokis kiel potencialaj suspektoj « la ĝihadistoj de la Islama ŝtato, la PKK (Partio de la Kurdaj Laboristoj), kaj revolucia ekstremmaldekstra grupo, la revolucia Partio-fronto pri liberigo de la popolo (DHKP-C). »
/image%2F0553642%2F20151010%2Fob_bb39ab_istanbul3.jpg)