Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2024 1 08 /04 /avril /2024 13:19
AFP - GUILLEM SARTORIO

08/04/2024

De pli ol du monatoj, Zambio kruele mankas je pluvo. Tio estas efiko de la meteologia fenomeno El-Ninjo, pligravigita de la klimata ŝanĝiĝo. La sekeco detruis duonon el la rikoltoj.

Hodiaŭ en Zambio, pli ol miliono da infanoj malsatas, alarmas la NeRegistara Organizaĵo Save The Children, kiu interalie kolektis atestojn okcidente de la lando. Laŭ Malama Mŭila, regiona respondeculino pri la politikoj kaj pledado ĉe tiu NRO en Orienta kaj Suda Afriko, kiu respondas la demandojn de Lucile Gimberg, « tio signifas, ke ili manĝas po nur unu manĝon tage. Kaj tiu manĝo ne estas vera manĝo ! »

 

« Sen nutraĵo, ili endormiĝas »

« Kelkaj, daŭrigas Malama Mŭila, trapasas horojn en la savano aŭ la arbaro, serĉante sovaĝajn fruktojn por manĝi. Se ne, ili manĝas tion, kion oni nomas tien maŝuo. Ĝi estas akva radiko, kion oni boligas por esti manĝebla. »

« Oni observas en la tuŝitaj komunumoj, ke la infanoj ne kapablas frekventi lernejon kun malplena ventro. Ili ne sukcesas sin koncentri. Patrino diris al ni ke kiam ŝi rigardas siajn infanojn, ŝajnas al ŝi, ke ili estas malsanaj. Sed fakte, ili nur bezonas manĝi. Sen nutraĵoj, ili endormiĝas, tio esta natura mekanismo, kiam oni malsatas », konkludas tiu regiona respondeculo de la politikoj kaj pledado ĉe la NRO Save The Children.               

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }