Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2024 6 13 /04 /avril /2024 21:35
LAURENT VAN DER STOCKT FOR LE MONDE

13/04/2024

Laŭ la ĵurnalo Telegraph, Rusio sistemigis la atakojn per gaso kontraŭ la ukrainiaj pozicioj. La celo estas elirigi la soldatojn de Kijivo el siaj kaŝejoj, por poste falĉi ilin per kutimaj armiloj. Tio estas unu el la nediritaj faktoj de la milito en Ukrainio, aŭ almenaŭ unu el la teruraj aspektoj, pri kiuj parolas malmulte la okcidentaj mediatoj : la amasa uzado fare de Rusio de batalgasoj en la tranĉeoj, kiuj strias la tutan frontlinion, el kiuj kelkaj estas malpermesitaj de la Konvencio pri kemiaj armiloj subskribita en 1993.

Aliaj armiloj estis menciitaj de post la komenco de la konflikto. En marto 2022, Korii, post Forbes eksplikis, ke se Moskvo estas suspektata pri uzado de blanka fosforo, la realo estas kelkfoje eĉ pli abomena. Ekzemple « termito », ia brulbombo kaj ia metala napalmo, kapabla fandi iun ajn materialon sur kio ĝi falas, kaj kion Rusio amase ĵetis kontraŭ la kelkaj ukrainaj pozicioj, kiujn ĝi atakis.

En aprilo 2022, Le Point raportis, ke la Okcidentuloj studadas la raportojn, laŭ kiuj la rusiaj armeoj dronis la martiran urbon Mariupolo, kie sin fortikigis la regimento Azov, en gasoj tiel toksaj kiel malpermesitaj fare de la internaciaj konvencioj ofte subskribitaj kaj ratifitaj de Moskvo mem.

 

Sistema uzado de gaso fare de la Rusianoj kontraŭ la ukrainaj tranĉeoj

Pli antaŭnelonge, en januaro 2024, artikolo de le Monde kaj enketo de LCI raportis pri intensigo de uzado de toksaj gasoj fare de la rusia armeo sur la ukraina militfronto – kaj tio per teknikoj, kiuj ĝi havis la tempon atente studadi en Sirio, kie ĝi subtenas la reĝimon de Baŝar Al-Asad. La diktatoro kaj buĉisto de la Ghuta estas fervora ŝatanto de tiuj modernaj abomenindaĵoj, kiujn li neniam hezitis ĵeti al sia propra loĝantaro.

Ankaŭ The Telegraph ektraktas la temon pri uzado de kemiaj armiloj fare de Rusio kun enketo, kiu konfirmas la konkludojn de Le Monde kaj de LCI. Laŭ la brita ĵurnalo, ne temas pri kreskado sed sistemigo: uzado de larmiga gaso CS estas nun kutima laŭlonge de la militfronto.   

En la ĉirkaŭaĵo de Ĉasiv Jar, kie okazas nun grava batalo inter ambaŭ kontingentoj kiel raportas la Voix du Nord, same kiel en Robotino en la areo de Zaporiĵo, la ukrainaj soldatoj pridemanditaj de la Telegraph raportas similajn rusajn taktikojn, kaj la uzado de grenadoj K-51.

La gasoj estas uzitaj por ekaperigi ilin, estigi panikon kaj trudi ilin eliri el siaj kaŝejoj kaj fortikigoj, poste ebligi al la obusoj aŭ kutimaj armiloj pli facile falĉi lin, aŭ la droneoj pli bone bombardi ilin.

« La gasmaskoj plurfoje savis nin », komentas unu el la soldatoj pridemanditaj de la mediato, kiam aliaj plendas pro ekipaĵoj ofte kadukaj kaj difektitaj.

 

Hidrogena cianido, kloro, klorociprino: arsenalo de malpermesitaj gasoj

Sed la « kutima » gaso CS ŝajne ne estas la sola, kiu estas ĵetita sur la ukrainajn trupojn, eksplikas ukrainaj soldatoj al la Telegraph, kiu precizigas, ke ĝi ne sendepende kontrolis la informon.

Ĝi ankaŭ mencias uzadon de hidrogena cianido, kiu estis abunde uzita dum la Unua mondmilito. Ankaŭ kloro kaj klorociprino estas menciitaj.

Le ukrainaj soldatoj ricevas nun trejnadon kaj klarajn instrukciojn okaze de gasatako. Ili devas elteni la fizikan inferon kaj la teruran angoron, kiun ĝi estigas, sen eliri el sia tranĉeo aŭ sia protektata pozicio, kaj atendi, ke la efikoj de la gaso fine stompiĝu post kelkaj minutoj.

Eliri el ilia kaŝejo por retrovi spireblan aeron signifus por ili fariĝi facila predo de la atakoj de droneoj aŭ artilerio, do eble la morton.

https://www.geo.fr/geopolitique/ukraine-russie-multiplie-attaque-au-gaz-armes-chimiques-pour-paniquer-puis-abattre-soldats-kiev-tranchees-cs-lacrymogene-chlore-219694?utm_term=link&utm_campaign=nonli&utm_content=GEOfr&utm_source=twitter&utm_med

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }