03/04/2021
Bildo: strato en Ariha, en la provinco Idlib, post aerbomboj pasintjare. La milito estas vaste priskribita en Rusio kiel sukcesa batalo kontraŭ la islamismaj grupoj.
Unuafoje de post la komenciĝo de la milito en Sirio, rusiaj NROj interesiĝas pri la viktimoj de militaj operacoj, interalie rusiaj. Temas pri tabua afero en la mediatoj proksime de la potenco. Per publikigo de sia raporto, pluraj grupoj pri defendo de Homaj rajtoj esperas veki konsciencojn.
La 200-paĝa raporto citas pli ol 150 atestantojn pri la eventoj en Sirio. Ili estis pridemandataj en Libano, Jordanio, Turkio, Germanio kaj Rusio. La dokumento akuzas Moskvon pri ekscesoj, kiam ĝi bombadis civilulojn sendistinge, aŭ subtenis reĝimon akuzatan pri multnombraj abomenindaĵoj, kiel uzado de kemiaj armiloj.
«Tiu milito okazigis centojn da miloj da mortintoj. Tiuj personoj suferis terurajn torturojn, centoj da malsanulejoj, foiroj, lernejoj estis bombitaj, substrekas Ekaterina Sokirianskaya, membro de la NRO Memorial. Sed bedaŭrinde, tiujn dek lastajn jarojn, nia socio ignoris ĉiujn ĉi temojn».
La oficiala diskurso de la Kremlo asertas, ke la rusia armeo engaĝiĝis en justan batalon por subteni la legitiman potencon de la prezidento Baŝar Al-Asad en ĝia lukto kontraŭ «teroristoj». Sed oni ne povas permesi al si ion ajn nome de lukto kontraŭ terorismo, opinias Oleg Orlov, alia membro de "Memorial".
«La lukto kontraŭ la terorismo ne pravigas krimojn plenumitajn dum kontraŭ-terorismaj operacoj, li diris. La milito respektu la internacian humanitaran juron kaj pli ĝenerale la internacian juron».
La aŭtoroj de la raporto ne iluziiĝas koncerne la efikon de sia enketo en Rusio. "Memorial" same kiel pluraj aliaj NROj kiuj partoprenis, estas klasifikitaj kiel «fremdaj agentoj» fare de la rusia justico.
04/05/2017
Sirio: kemiaj armiloj kontraŭ la civiluloj, Human Right Watch esprimiĝas siavice
16/02/2017
Sirio: Laŭ Raphaël Pitti, urĝkuracisto: « Se konsideri la koston de tiu milito el vidpunkto de vivoj, ni atingas milionon da personoj »
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html