26/03/2024
Bildo: Mariell Franco, figuro de la lukto por la rajtoj de la nigula kaj samseksema komunumoj, eliris debaton kun nigrulaj virinoj, kiam ŝia veturilo estis disborita per kugloj.
Antaŭ ses jaroj, la 14an de marto 2018, la deputitino de Rio-de-Ĵanejro, Marielle Franco estis mortigita kun sia ŝoforo. La krimo estigis grandan emocion en la lando, eĉ eksterlande. La enketo daŭris dum jaroj, sed dimanĉon 1an de marto, la justico anoncis areston de la supozitaj komanditantoj de la murdo. La suspektoj pri politika motivo fine estis konfirmitaj.
Kial Marielle Franco, nigrula deputitino de Rio-de-Ĵanejro kaj samseksema aktivulino mortis ? Dum ses jaroj, multaj Brazilanoj metis tiun demandon, kaj unue ŝiaj proksimuloj. La aresto de la komanditantoj provizos la respondon.
Laŭ la federala ĉefkortumo, tri viroj planis la murdon de Marielle Franco: la eks-ĉefo de la civila polico de Rio, Rivaldo Barbosa, la eks-konsilisto de la Revizora kortumo de Rio, Domingos Brazao kaj lia frato, la deputito Joao Brazao. La viro, akuzita pri pafo kontraŭ la deputitino, arestita antaŭ kvin jaroj fine konigis la nomojn de la komanditantoj de la krimo.
Laŭ la enketistoj, Marielle Franco luktis kontraŭ la mafiaj aktivecoj de la milicoj de Rio. Ŝi kontraŭis la leĝprojekton, kiu celis regularigi la kontraŭleĝajn okupaciojn de terenoj en kvartalo, kiu estis la influloko de la fratoj Brazao. Tiuj ĉi estis konataj pro iliaj rilatoj kun la milicoj. Ili ŝajne decidis elimini la virinon, kiu reprezentis danĝeron por iliaj krimaj aferoj. Post ilia aresto kaj tiu de ilia komplico, la justico ĝojis pri « la venko de la brazila Ŝtato kontraŭ la organizita krimo ».
07/03/2019
Brazilo: En Rio-de-Ĵanejro, la karnavalo omaĝas Marielle Franco-n
16/03/2018
Brazilo: murdo de maldekstra elektitino: manifestacioj en pluraj urboj