Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2018 5 16 /03 /mars /2018 10:19

16/03/2018

Bildo: en San-Paŭlo, miloj da personoj kolektiĝis por kriadi sian koleron ĵaŭdon vespere, post la murdo de la municipa konsilistino de Rio-de-Ĵanejro, Marielle Franco, nigra maldekstra aktivulino. REUTERS/Leonardo Benassatto

 

En Brazilo, estas tempo de konsternado kaj kolektiĝo, post la murdo de nigra elektitino 38-jara en Rio-de-Ĵanejro. Kolektiĝoj okazis en pluraj grandaj urboj ekde ĵaŭdo 15a de marto vespere en Rio, Braziljo kaj San-Paŭlo, plej granda urbo de la lando, kie pluraj miloj da personoj amasiĝis antaŭ la arta muzeo.

Marielle Franco estis knabino de la favelo Maré, vasta malriĉa kvartalo norde de Rio. Ŝi poste fariĝis aktivulino pri defendo de la virinoj kaj nigruloj. Poste ŝi estis elektita kiel municipa konsilistino en Rio.

Ŝi estis murdita per almenaŭ naŭ pafoj, dum ŝi revenis de kunsido temante pri la «junaj nigrulinoj, kiuj progresigas la socion». Multaj virinoj sin sentis proksimaj de ŝia lukto.

    

«Reakiri la dignecon de Marielle »  

Marcia Paz Landim estas unu el ili. «Estas kvazaŭ ni iom post iom mortiĝas. Ni unuiĝas por provi reakiron de la digneco de Marielle, kaj omaĝi ŝian memoron», ŝi konfidas.

«Kiel municipa konsilistino, ŝi luktis kontraŭ la seninteresiĝo pri la malriĉuloj, la Nigruloj kaj virinoj. Ŝi luktis favore al la virinoj kaj samseksemuloj», aldonas Marcia Paz.

 

La registaro prudentas

Marielle Franco vigle kondamnis ankaŭ la polican perforton suferitan de la Nigruloj en la faveloj. Ŝia murdo okazas sep jarojn post la murdo de juĝistino, kiu enketis pri la kriminalaj praktikoj de la milicoj en Rio.

Sed la brazila federala registaro ĝis nun asertas, ke estas tro frue por koni la originon de tiu krimo, kvalifita kiel «barbara».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }