Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2024 1 25 /03 /mars /2024 22:32

25/03/2024

La 24an de marto estas neordinara tago el la argentina kalendaro. Kiel ĉiujare, la lando omaĝis ĉi-dimanĉe la viktimojn de la diktaturo de la 1970-1980aj jaroj. Kolektiĝoj okazis en la tuta lando, interalie sur la placo de Majo, kore de la ĉefurbo. Tiu mobilizado estis aparte amasa por la unua evento dum la prezidenteco de Javier Milei.

Dekoj da miloj da homoj, 200 000 laŭ la organizintoj, alvenis placo de Majo por krii « nunca mas », « neniam denove ». Ĉiuj generacioj ĉeestis, multaj homoj venis kun sia familio, kaj ĉie en la homamaso videblis tiuj fotoj nigra-blankaj kun la vizaĝoj de la malaperintoj de la diktaturo.       

Videblas ankaŭ afiŝtabuloj kun tiu nombro, 30 000 truditaj malaperintoj, 30 000 personoj murditaj de la ĥunto, bilanco kontestita interalie de Javier Milei, la prezidento de la Nacio, kiu dimanĉon publikigis videon por prezenti sian version pri tio, kio okazis inter 1976 kaj 1983.

 

Eviti, ke la Historio ripetiĝu

Tiu versio elvokas militon inter du demonoj prefere ol Ŝtatan terorismon. La argentina prezidento akuzas la organizaĵojn pri defendo de Homaj rajtoj, ke ili monopoligas kaj detranĉas la primemoran rakonton.

La amasa mobilizado sur la placo de Majo, fronte al la Casa Rosada, la prezidenta palaco, estas respondo al lia Historia reviziismo.                  

La homoj, kiuj ĉeestas tie asertas: pli ol iam, ni memoru kaj denuncu la krimojn de la diktaturo por eviti, ke la Historio ripetiĝu.

« Multaj venis kun sia famlio, kiel Denis, kiu portas sur siaj ŝultroj sian filinon Helena, 5-jara. "Mi venis kun mia filino, mia edzino, mia patrino ankaŭ venis, mia fratino… Ni volis ĉeesti kaj partopreni tiun tagon." Denis kaj lia familio ne ĉiam venas al tiu marŝo de la 24a de marto, sed ĉi-jare, partopreni estis evidenteco : "Fronte al la malfortiko de la demokratio, pro la diroj de Milei, pro la reveno de la neadismo koncerne la krimojn de la diktaturo, ŝajnis al ni grave kiel civitanoj ĉeesti hodiaŭ" »…       

08/02/2024

Argentino: manifestacioj  kontraŭ la malaltigo de la nutraĵa helpo daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/argentino-manifestacioj-kontrau-la-malaltigo-de-la-nutraja-helpo-dauras.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }