28/03/2024
La 27an de marto 2014, Rusio invadis Krimeon kaj aneksis la teritorion en kelkaj semajnoj. Hodiaŭ, tiu invado estas konsiderata kiel prologo de la milito kontraŭ Ukrainio komencita en 2022.
Antaŭ dek jaroj, Rusio sendis siajn dungosoldatojn en la ukrainan duoninsulon de Krimeo, en la nigra maro. En kelkaj semajnoj kaj preskaŭ sen unu pafo, ĝi aneksis la teritorion spite internacian juron. Tio estis la unua etapo de milito, kiu tiam ne estis tiel nomita, sed kiu kondukis al la rusia invado de Ukrainio de post 2022. Krimeo, okupaciata de antaŭ 10 jaroj, troviĝas kore de la nuna konflikto.
Dum dek jaroj da okupacio, Krimeo tute ŝanĝiĝis, kiel agnoskas Refat Ĉubarov. Li prezidas la reprezentativan asembleon de la Tataroj de Krimeo, ĉefaj viktimoj de la represioj de post 2014. « La infanoj ĉi tie travivis la plej grandan parton de sia juneco sub rusia propagando, li rakontas. Rusio venigis milionon de siaj civitanoj en Krimeon. Elpeladi ilin estos granda problemo por ni. »
Multaj loĝantoj de Krimeo helpas la ukrainan armeon
Samtempe, preskaŭ kvarono el la Tataroj de Krimeo estis devigitaj ekziliĝi aliloken en Ukrainio. Por tiuj, kiuj restas, Tataroj aŭ etnaj Ukrainoj, la danĝero estas konstanta. Volodimir Pritula ja bone scias tion. Li prizorgas de Kijivo retmediaton, Krym Realii. Pluraj el ĝiaj ĵurnalistoj en Krimeo estis arestitaj aŭ enkarcerigitaj. « Kelkaj ne volas esti rekrutigitaj de Rusio, kelkaj aliaj timas la represion, aliaj timas la ukrainajn bombadojn. Ĉiuj komprenas, ke Krimeo ne plu estas la paradizo, kion ĝi estis. »
Tiujn lastajn tagojn, Ukrainio multobligis frapojn kontraŭ la rusiaj pozicioj en Krimeo. Rusio rebatas ĵetante balistikajn misilojn elde la duoninsulo. Tamila Taŝeva estas la speciala reprezentantino de la ukraina prezidenteco por Krimeo. « De post la invado de Ukrainio en 2022, ĉefe de kiam niaj fortoj bombadas rusiajn poziciojn en Krimeo, nia popolo komencis aktive rezisti, ŝi asertas. Multaj homoj informas nian armeon pri la malamikaj trupmoviĝoj aŭ pri la materialo en Krimeo. Tio ege helpas Ukrainion. » 2022 estis decidiga ŝanĝiĝo por Krimeo. Ukrainio komprenis, ke ĝi ne nur povas rekonkeri la teritorion, sed ke ĝi fakte ne havas alian elekton. Ju pli daŭras tiu milito, des pli klaras, ke en Krimeo, ja okazos la solvo.
/image%2F0553642%2F20240328%2Fob_d285ac_ekstremdekstrojn.jpg)
20/04/2019
Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn (KRONOLOGIO EKDE 2014)
Putino kiel mentoro
Starigi reton de la dekstroj
/image%2F0553642%2F20240328%2Fob_c9b12f_20190608-eum987.png)
/image%2F0553642%2F20240328%2Fob_56a8ba_armiloj.jpeg)