Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2019 4 07 /03 /mars /2019 21:50
PHOTO / REUTERS / PILAR OLIVARES

07/03/2019

Bildo: Mônica Benício, kunulino de Marielle Franco, defiladas dum la karnavalo de Rio, la 5an de marto 2019

La plej prestiĝa sambolernejo de la urbo defiladis, plenumante emfazan omaĝon al Marielle Franco, municipa elektitino murdita en Rio antaŭ jaro. Tiun temon ne aprezis deputito proksime de la prezidento Bolsonaro.

En la sambodromo de Sapucaí, en Rio, la sambolernejo Estação Primeira de Mangueira efektivigis la 5an de marto rimarkindan defiladon.

Ne nur pro la kvalito de la spektaĵo, pro kio ĝi ricevis la oran flagon de la sambolernejoj, aljuĝita de la amaskomunikila grupo O Globo, sed ĉefe por la omaĝo, kion ĝi faris al Marielle Franco. Tiu nigrulina elektitino, lesbanino kaj aktivulino pri Homaj rajtoj, estis murdita la 14an de maro 2018 en Rio, «sen respondo de la Federala ŝtato pri la komanditintoj de la murdo», memorigis la vidvino de Marielle, Mônica Benício, citita de la infomportalo G1.

La municipa konsilianino Marielle Franco dediĉis sian vivon al la defendo de marĝenigitaj populacioj de la faveloj kaj nigraj virinoj. Ŝia ekzekuto estas atribuita al paramilitista milico de Rio, sed la enketo ne estas finita.

Videble emociita, raportas G1, Mônica Benício aperis fine de la defilado, buntigita de la verdaj kaj rozaj koloroj propraj al la lernejo, kaj deklaris kiagrade tiu omaĝo «montras, ke Marielle fariĝis emblema famulino por la junaj nigrulinoj. Tiu defilado ankaŭ konfirmas al ni, ke la batalo por akiri respondojn pri la morto de la municipa konsilianino daŭros». 

https://www.youtube.com/watch?v=vKkfQ-B2sIM

«Kultura diktaturo» 

La omaĝo tamen ne plaĉis al ĉiuj. Dum intervjuo en la ĵurnalo Extra, rompante la festan etoson, Rodrigo Amorim, deputito de la Ŝtato Rio, aliĝinta al la PSL, la ekstremdekstra partio de la prezidento Jair Bolsonaro, kvalifikis la omaĝon de la lernejo, kies aliparte li estas fervora subtenanto, kiel «frukton de la kultura maldekstra diktaturo».

Dum la kampanjo de la ĝeneralaj balotoj pasintaŭtune, tiu deputito famiĝis, memorigas G1, ĉar helpe de alia kandidato, li publike rompis dum politika mitingo stratplaton, sur kiu figuris la nomo de Marielle Franco, almetita en Rio post la murdo de la municipa konsilianino. Ambaŭ kandidatoj estas nun elektitaj.

Ne gravas, reagis Mônica Benício al la deputito en tiu defilado: «Li neniam havos la staturon de Marielle».

16/03/2018

Brazilo: murdo de maldekstra elektitino: manifestacioj en pluraj urboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/brazilo-murdo-de-maldekstra-elektitino-manifestacioj-en-pluraj-urboj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }