Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 décembre 2023 6 02 /12 /décembre /2023 22:26

02/12/2023

Sub la israelaj aerbombadoj, la homoj, kiuj rifuĝis sude de Gaza-sektoro post fuĝo de siaj hejmoj komence de la milito deklaris sabaton, ke ili plu havas nenian sekuran lokon por rifuĝi.

La urbo Ĥan Junis estas la celo de israelaj aeraj kaj artileriaj pafoj post la rekomenco de la bataloj vendredon, kiu intervenas post semajna militpaŭzo. Ties loĝantaro kreskis tiujn lastajn semajnojn, ĉar pluraj centoj da miloj da loĝantoj de la nordo de Gazao fuĝis al la sudo.

Kelkaj loĝas en tendoj, aliaj en lernejoj. Aliaj dormas en ŝtuparkaĝo aŭ ekstere de kelkaj malsanulejoj de la urbo. Funkciulo de la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris vendredon, ke unu el la malsanulejoj similas hororan filmon, centoj da vunditaj infanoj kaj plenkreskuloj atendas flegadon.     

Abu Wael Nasrallah, 80-jara, ignoris la lastan ordonon de la israela armeo moviĝi pli suden al Rafah, ĉe la limo kun Egiptio. Vendredon, infanoj estis vunditaj dum israelaj frapoj en la urbo.

La mesaĝo estis diskonigita pere de flugfolioj ĵetitaj el la ĉielo super pluraj kvartaloj de Ĥan Junis.

« Tio estas sensencaĵo », deklaris S-ro Nasrallah. Li respektis la israelajn ordonojn de evakuado, kaj forlasis la nordon de Gazao pli frue en la milito, kiu eksplodis la 7an de oktobro, kiam Hamaso eniris Israelon kaj mortigis homojn, plimulte civilulojn.

Ĉirkaŭ 193 palestinanoj estis mortigitaj de post la fino de la militpaŭzo, deklaris sabaton la sanministrejo de Gazao, kiu aldoniĝas al la bilanco de 15 000 mortintoj anoncitaj de la sanaŭtoritatoj de Hamaso.     

Li kaj lia familio restos surloke, ĉar ili jam perdis ĉion. « Nenio restas por timi. Niaj domoj malaperis, niaj havaĵoj malaperis, nia mono malaperis, niaj filoj estis mortigitaj, kelkaj estas handikapitaj. Kio restas por plori ? »        

Patrino de kvar infanoj, kiu nomiĝas Samira eksplikis, ke ŝi fuĝis Gaza-urbon al la sudo kun siaj infanoj, post kiam Israelo komencis bombadi pasintan monaton. Ili nun estas gastigitaj de amikoj en domo okcidente de Ĥan Junis.

Ŝi deklaris, ke la nokto de vendredo ĝis sabato estis unu el la plej teruraj de post ŝia alveno: « Horora nokto ».

Ŝi kaj aliaj loĝantoj esprimis sian timon, ke la intensigo de bombadoj en Ĥan Junis kaj en la apuda urbo Deir al-Balah signifu, ke la tera invado de la sudo estos baldaŭa.               

Alia viro, kiu malkaŝis sian nomon Jamen deklaris, ke li, lia edzino kaj liaj ses infanoj fuĝis la nordon antaŭ pluraj semajnoj, kaj ke ili dormas en lernejo.

« Kien iri post Deir al Abalah, post Ĥan Junis ? » li deklaris. « Mi ne scias kien konduki mian familion. »      

Unuiĝintaj Nacioj taksas ĝis 1,8 miliono da homoj en Gaza-sektoro – nome preskaŭ 80% el la loĝantaro – estis devigitaj fuĝi dum la detrua kampanjo de bombadoj de Israelo.

Israelo ĵuris neniigi la Hamason, bazita en Gazao, responde al la masakro plenuminta fare de la teroristoj la 7an de oktobro, dum kio laŭ Israelo, armitaj viroj mortigis 1 200 personojn.  

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

12/11/2023

Milito Israelo-Hamaso: la malsanulejoj de Gazao, epicentro de la bataloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/milito-israelo-hamaso-la-malsanulejoj-de-gazao-epicentro-de-la-bataloj.html

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }