/image%2F0553642%2F20231201%2Fob_b77d51_dab1a2943ca744783c7f90974f06faf9109f6e.jpg)
01/12/2023
La limigo de la rajtoj de la seksaj malplimultoj daŭras en Rusio. Ĵaŭdon 30an de novembro, la rusia Ĉefkortumo kondamnis pro « ekstremismo » tion, kion ĝi nomas « internacia samseksema movado ». Tiu justica decido povus kaŭzi novan migradan ondon.
Ĵaŭdon 30an de novembro, la rusia Ĉefkortumo agnoskis kiel « ekstremisman organizaĵon » kaj malpermesis « internacian samsekseman movadon » en la rusia teritorio, raportas la ĵurnalo RBK. La aŭdienco okazis en Moskvo pordoferme, ĉar la afero estis deklarita « sekreta », kaj sen defendanto, ĉar nenia organizaĵo nomita « internacia samseksema movado » ekzistas en Rusio. La ĵurnalistoj estis akceptitaj, nur kiam la verdikto estis anoncita. Tiu ĉi precizigis, ke la justica decido ekvalidas tuj.
La plendo deponita fare de Justica ministrejo la 17an de novembro precizigis, ke « pluraj signoj kaj ekstremismaj manifestoj, interalie instigo al socia kaj religia malordoj », estis konstatitaj en la aktivecoj de la samseksema movado en la rusia teritorio, kaj estas submetita al la leĝo kontraŭ la ekstremistaj aktivecoj.
« Ekstremismo » povas esti punita ĝis dek du jaroj da enkarcerigo
Nome de la rusiaj leĝoj, kondamno pro ekstremista aktiveco povas konduki al puno ĝis dek du jaroj da malliberejo kaj monpuno ĝis 800 000 rubloj (8 000 eŭroj). Kiel memorigas la ĵurnalo Novyé Izvestia dum la soveta epoko, samseksemo estis punita per puno « duoble pli malsevera ol hodiaŭ », nome kvin jarojn da malliberejo. Tiu nova leĝo tutcerte estigos « novan migradan ondon », opinias la ekspertoj pridemanditaj de la ĵurnalo.
Unua leĝo adoptita en 2013 jam malpermesis la samsekseman « propagandon » ĉe la neplenaĝuloj. En oktobro 2022, la rusiaj deputitoj jam plivastigis la malpermeson al la tuta loĝantaro. En junio 2023, la Parlamento adoptis tekston, kiu malpermesas seksŝanĝon ĉe la neplenaĝuloj.
Laŭ la rusiaj aktivuloj pridemanditaj de la ekzilita opozicia retejo Meduza, la kondamno de la « GLATa movado » havos kiel konsekvencon « kreskon de malamo kontraŭ la komunumo ». Ili povus ankaŭ kaŭzi « persekutadon de la samseksemuloj pro ilia simpla ekzistado ».
La Jurnalo Kommersant diskonigis opinisondon, laŭ kio la procento de rusiaj civitanoj, kiuj deklaras sin favore al « limigo de la rajtoj de al samseksemuloj » senĉese kreskis de post 2013, dato de la unua leĝo kontraŭ la « propagando » ĉe la neplenaĝuloj. Ili estis nur 19% ĉi-jare, poste 42% en 2021, kaj estas nun 62%.
Laŭ la defendantoj pri Homaj rajtoj raportas la ĵurnalo, « ja la leĝoj adoptitaj de la landestroj tiel influas la publikan opinion ».
/image%2F0553642%2F20231201%2Fob_255758_represio.jpg)
18/01/2019
Ĉeĉenio: nova ondo da homofobia represio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/cecenio-nova-ondo-da-homofobia-represio.html