/image%2F0553642%2F20240517%2Fob_2c22d3_w980-p16x9-img-0392-1.jpg)
17/05/2024
En Kartvelio, la mobilizado daŭras kontraŭ la leĝo pri « eksterlanda influo ». Tiu ĉi minacas interalie la NeRegistarajn Organizaĵojn financatajn de la okcidentaj landoj, kaj ankaŭ la sendependajn mediatojn, kiuj ricevas monon de eksterlando. Tiuj mediatoj timas por sia pluvivado en kunteksto pli kaj pli streĉita por la kartvelaj ĵurnalistoj.
En malgranda apartamento centre de Tbiliso troviĝas la lokaloj de Publika, sendependa mediato, kies buĝeto estas parte financita de usonaj fondaĵoj. Laŭ la ĉefredaktanto, Lika Zakaŝvili, ja la pluvivado de la mediato estas nun en danĝero post la baloto de la leĝo.
« Tio pereigos la sendependajn mediatojn en la lando. Kial mi diras tion ? Ĉar senkiale, la Ŝtato povas eniri en nian asocion kaj en la mediatojn. Ili povas kapti la personajn informojn, kaj devigi nin haltigi la laboron. La dua afero koncernas ankaŭ stigmatizadon, kiun ili suferigos nin », ŝi eksplikas.
La ĵurnalistoj timas por sia sekureco
De pluraj semajnoj, la laborkondiĉoj de la ĵurnalistoj en Kartvelio subite difektiĝis. En sia poŝtelefono, Aleksandro Keshelaŝvili montras al ni agreson kontraŭ kolego fare de la polico.
Li mem estis antaŭnelonge batita dum manifestacio. « Mi anoncis, ke mi estas ĵurnalisto, sed la policistoj provis preni de mi mian kameraon kaj frapis min ĉe la vizaĝo ! Ĝis nun, mi neniam estis celita kiel ĵurnalisto. Nun mi tre atentas », li deklaras.
Kiel ĉiutage de post aprilo, Aleksandro pretiĝas raporti pri la manifestacioj kontraŭ la leĝo pri la eksterlandaj influoj, sed ne sen timo por sia propra sekureco. « Nia situacio ne kompareblas kun Rusio aŭ Belorusio », li diras al ni « sed nia situacio pli kaj pli similas al ili ».
/image%2F0553642%2F20240517%2Fob_8d50ee_parlamenton.jpg)
02/05/2024
En Kartvelio, manifestaciantoj kontraŭ leĝo pri « eksterlanda influo » estas disigitaj, dum ili provis bloki la Parlamenton
/image%2F0553642%2F20240517%2Fob_701d7e_cheestas.jpg)
21/11/2023
« Mi ekkonsciis sur tiu placo, ke ni estas unuiĝintaj »: en Ukrainio, dek jarojn post la revolucio, la majdana spirito plu ĉeestas