Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2023 2 26 /09 /septembre /2023 09:01
AP - Ahn Young-joon

26/09/2023

Ĉi sabaton 23an de septembro, la sud-koreiaj ekologiistaj asocioj manifestaciis sur la stratoj de Seulo. Ili postulas forlason de la fosiliaj energioj en lando, sur kio baziĝas 80% el sia elektro ĉiujare. Sud-Koreio estas unu el la plej gravaj emisiantoj de forcejefika gaso, kaj troviĝas je la 60a loko de la klasifiko Climate Change Performance Index.

Kantoj, dancoj kaj sloganoj, bonhumoro regas en la manifestacio. Antaŭe de la homamaso, tiuj manifestaciantoj surhavas mirindajn ĉapelojn birdformajn. « Ili estas novaj memfaritaj ĉapeloj por atentigi pri la protektado de la birdoj de la marĉoj de Kunsan. Sed ili estas iom tro pezaj », konstatas manifestaciantino.

Temas pri granda tago de manifestacioj por la ekologiistaj aktivuloj, kiuj kolektiĝis kore de Seulo por paŝadi.

 

« Koreio faras tro malmulte por la medio »

Ili venis por postuli forlason de la fosiliaj energioj kaj denuncas ilian efikon kontraŭ la medio. « La registaro ŝanĝu politikon. Koreio faras tro malmulte por la medio, kaj kiam tio okazas, estas ofte verdlavado aŭ por financa intereso », opinias tria persono.

Kvankam tiu tago estas dediĉita al la manifestacio, aktivuloj ne hezitas ekagadi. Pasintsemajne, ekologiista grupo blokis karbocentralon dum pluraj horoj.                   

05/05/2023

Klimata varmiĝo: varmfrapo ĉe la supraĵo de la oceanoj estas « prokrasta bombo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/klimata-varmigo-varmfrapo-ce-la-suprajo-de-la-oceanoj-estas-prokrasta-bombo.html

26/10/2021

Klimato : la vigla mesaĝo de la Monda Organizaĵo pri Meteologio al la intertraktantoj de la COP26

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/klimato-la-vigla-mesago-de-la-monda-organizajo-pri-meteologio-al-la-intertraktantoj-de-la-cop26.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }