24/09/2023
La 18an de septembro, miloj da loĝantoj en Darna, urbo detruita de la inundoj, esprimis sian koleron kontraŭ la aŭtoritatoj. De tiam, la Libiaj arabaj armitaj fortoj (LAAF), kiuj kontrolas la regionon, efektivigis dekojn da arestoj kaj limigis alireblecon al la urbo, raportas la informretejo “Middle East Eye”
« Darna silentigita de la aŭtoritatoj » titolas Middle East Eye. Totala interrompo de la komunikado kaj serio da arestoj sekvis la manifestacion, kiu okazis lastan 18an de septembro en la urbo detruita de la inundoj kaŭzitaj de la rompo de du baraĵoj. Sloganoj malamikaj al la lokaj aŭtoritatoj estis skanditaj fare de la koleraj loĝantoj.
« La loĝantoj de Darna kolektiĝis lundon por protesti sur la placo Sahaba kaj denuncis la respondeculojn, akuzante ilin, ke ili kulpas pri la katastrofo. Kelkaj eĉ incendiis domon, kiu ŝajne apartenas al la neelektita urbestro de Darna, kiu estas ankaŭ la nevo de la potenca prezidento de la Parlamento, Aguila Saleh. De tiam komenciĝis la represio. »
Laŭ Abdelgader Legnain, kanada ĵurnalisto origina de Benghazi, oriento de la lando, dudeko da personoj estis arestitaj, la placo Sahaba estis ĉirkaŭfermita de la soldatoj de la Libiaj arabaj armitaj fortoj, koalicio de milicoj estrita de Khalifa Haftar. Plejparte de la eksterlandaj ĵurnalistoj estis petitaj forlasi la urbon.
Emadeddin Badi, observanto de la usona pensfabriko Atlantic Council, ĉeestanta surloke tuj avertis en X (eks-tvitero), ke la loĝantoj de Darna « estis silentigitaj ». « La loĝantoj estas teruritaj pro baldaŭa milita represio », alarmis ankaŭ en la apo X Tarek Megrisi, eksperto ĉe la Eŭropa konsilio por internaciaj rilatoj (ECFR).
Siaflanke, Internacia Amnestio alvokis la LAAF nuligi ĉiujn nepravigitajn limigojn truditajn al la mediatoj, kaj faciligi alireblon de la humanitara helpo al ĉiuj komunumoj.
« Anstataŭ atente faciligi la humanitaran helpon al ĉiuj tuŝitaj komunumoj, LAAF uzas denove sian kutiman mekanismon de represio por malhelpi ĉiujn kritikojn, silentigi la civilan socion kaj eskapi siajn respondecojn », deklaris en komunikaĵo Diana Eltahawy, regiona kun-direktorino de Amnestio por Mezoriento kaj Nord-Afriko.
13/09/2023
Libio detruita de diluvaj pluvoj: la bilanco de la viktimoj anonciĝas katastrofa