Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2022 3 09 /03 /mars /2022 22:00
AFP

09/03/2022

Semajnon post la publikigaĵo de la lasta raporto de Ia "Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo" (ISKŜ), kiu emfazis plian fojon la devigon malaltigi la emisiojn de forcejefika gaso por limigi la katastrofajn efikojn de la klimata varmiĝo, alia raporto publikigita ĉi-mardon montras, ke la homaro ne sekvas la ĝustan vojon. 

Efektive, la Internacia Agentejo pri Energio malkaŝas, ke la emisioj  de CO2 de la pasinta jaro neniam estis tiel altaj.

Post la paŭzo de 2020 kaj la Kovim-19, 2021 atingas rekordojn : neniam la homaro emisiis tiom da karbona dioksido en la atmosferon, sumo de 36,3 miliardoj da tunoj.

La granda venkinto estas la karbo, ĉefe uzata por produkti elektron. Ĝi profitis pri la ŝanĝiĝanta prezo de la gaso por trudi sin, interalie en Ĉinio.

La petrolo restas siaflanke je malsupera nivelo kompare kun tiu, kiu ekzistis dum la pandemia periodo. Tio eksplikiĝas, ĉar la aerkompanioj ne ankoraŭ reakiris sian plenan aktivecon.

 

Kelkaj regionoj de la mondo fariĝos neviveblaj

Kvankam tio kontraŭdiras la Parizan akordon pri la klimato kaj la pruvojn provizitajn de la ISKŜ pasintan semajnon, malgraŭ la promesoj pri rekomenco de pli daŭripova ekonomio, pli ol iam la homaro bruligas fosiliaĵojn.

Post certa sojlo de varmiĝo, kaj do de emisioj de forcejefika gaso, kelkaj regionoj de la mondo fariĝos tutsimple neviveblaj

Espereto tamen ekzistas meze de tiu zorgiga kunteksto : la karbo ja progresas, sed ankaŭ la renoviĝantaj energioj. Pasintjare, ili spertis sian plej altan krekantan procenton. 

01/03/2022

La lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estas « maparo pri la homa sufero »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/la-lasta-raporto-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-pri-la-klimato-estas-maparo-pri-la-homa-sufero.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }