26/10/2021
Kelkajn tagojn antaŭ la COP-26, raporto de la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) montras, ke malgraŭ la avertoj de la spertuloj, la prognozoj plu estas katastrofaj koncerne la klimatan varmiĝon. Malgraŭ la pandemio, kaj malgraŭ la promesoj de la Ŝtatoj, kiuj malfruiĝas konkretiĝi, la emisioj de forcejefikaj gasoj atingis novan rekordon pasintjare.
La Kovim-19 kaj la ekonomia malkreskado, kiu akompanis ĝin, havis neniun konkretan efikon koncerne la emisiojn de forcejefika gaso ellasitaj en la atmosfero. Ĝi apenaŭ malrapidigis la ritmon de novaj emisioj.
Pli grave, la koncentriĝoj plialtiĝis eĉ pli rapide ol la averaĝo konstatita dum la dek lastaj jaroj.
Pro tiu ritmo, la altiĝo de temperaturoj fine de la jarcento ja estos supera al la 1,5 ĝis 2 gradoj antaŭviditaj de la Pariza akordo, memorigas la Doktoro Oksana Tarasova de la MOM : « Ni ne havas elekton. Ni devu malaltigi la emisiojn kiel eble plej rapide. Kiam la Ŝtatoj engaĝiĝas fariĝi karbon-neŭtraj, tiuj engaĝiĝoj devas materialiĝi en io observebla en la atmosfero. Se ni ne vidas, minimume, malkreskadon de la altiĝo de la forcejefika gaso, tiam ni ne povas paroli pri ia sukceso en la lukto kontraŭ varmiĝo ».
La amazonia arbaro ne plu estas la pulmo de la tero
Alia maltrankvila temo : la naturaj karbonputoj, la oceanoj kaj la arbaroj. En kelkaj kazoj, ili ne plu sukcesas ludi plene sian rolon. Tio estas evidenta en Amazonio, kies parto reemisias pli da CO2 ol ĝi sorbas. La fenomeno plu estas malkonata. Sed okaze de ĝia ampleksiĝo, la celoj de la Pariza akordo ne estus atingeblaj.
La MOM postulas de la Ŝtatoj tute rekonsideri sian vivmanieron : industrio, energia sektoro kaj transportoj. La necesaj transformoj estas ekonomie kaj teknike realigeblaj, deklaris la agentejo. La CO2, ĉefa kulpinto pri la klimata varmiĝo, devenas ĉefe de la brulado de fosiliaj materialoj kaj la produktado de cemento. Ankaŭ metano, kies ĉirkaŭ 60% el la atmosferaj ellasiĝoj estas homdevenaj (bredado de bovinoj, rizkulturo, rubejoj…), kaj la ridgaso atingis kulminojn da koncentriĝoj en 2020.
La katastrofo jam komenciĝis
UN do esperas, ke la mondaj estroj adoptos dum la COP26 en Glasgovo konkretajn aranĝojn, ĉar tiel longe kiel la emisioj de forcejefika gaso daŭros, la monda temperaturo plu kreskos.
Sciante, ke la CO2 plu restas en la atmosfero dum jarcentoj, kaj eĉ pli longe en la oceanoj, la plivarmiĝo jam observata persistos dum pluraj jardekoj, eĉ se la netaj emisioj reatingas nulon, avertas la MOM.
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=nOTsxDEsHgU
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=7HrSVny0lzI
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=YL9_Y-jaCFI
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=w8_PfKo9gYs