Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juin 2017 2 06 /06 /juin /2017 12:01

06/06/2017

5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

La amazonia arbaro etendiĝas laŭ pli ol 6 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj naŭ landoj, ĉefe Brazilo, sed ankaŭ Francio – pere de Gviano. Tiu tropika ekosistemo konsistigas la plej vastan rezervejon de bestaj kaj vegetalaj specioj en la mondo, kaj provizas vivgravajn resursojn al la komunumoj, kiuj vivas tie. Fine de aŭgusto 2016, studaĵo publikigita en la revuo Nature Climate Change montras, ke la diverseco de Amazonio favorigas sian risortecon je klimata ŝanĝiĝo: tio estas kapableco memripari sian vegetalan materialon, kaj stokadi karbonan dioksidon (CO2). Tamen, ĝis ia grado da varmiĝo.

Laŭ la studaĵo, la amazonia arbaro, postvivos la 21an jarcenton, kondiĉe ke la CO2 estos limigita, kaj ke la plialtiĝo de la temperaturo stabiliĝu inter 1,1 kaj 2,6°C antaŭ la jaro 2100. Ĉi-okaze, pli ol tri kvaronoj el la arbara teritorio sukcesos memripariĝi. Male, en la hipotezo de plua kaj senkontrola emisiado, nur 13% el la amazonia baseno kapablos memripariĝi laŭ longa tempo. Aliaj plagoj minacas Amazonion, jam amputitan je kvinono el sia surfaco, pro la amasa senarbarigo kaj la disvolvado de kulturoj de sojo kaj oleopalmo. La situacio estas malĝoja ankaŭ por la nordaj arbaroj, kiuj de Alasko ĝis Orienta Siberio frontos, pro la klimata varmiĝo, kreskantajn riskojn da incendioj aŭ atakoj de detruantaj bestoj.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }