/image%2F0553642%2F20220301%2Fob_e3a006_inondation-gabura-bengladesh-13-2010-0.jpg)
01/03/2022
La klimata ŝanĝiĝo je homa origino kaŭzas danĝerajn kaj ĝeneraligitajn perturbojn en la medio kaj damaĝas la vivon de miliardoj da personoj en la mondo, malgraŭ la penoj deplojitaj por redukti la riskojn. La personoj kaj la ekosistemoj malplej kapablaj fronti ĝin estas la plej tuŝataj, asertas la sciencistoj en la lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), publikigita hodiaŭ.
La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres deklaris, ke la raporto estas « maparo de la homa sufero kaj premega akuzo pri la fiasko de la klimata decidantularo ».
Ĝis 48 % el la vegetalaj kaj bestaj specioj povus malaperi, se la temperaturo kreskas je 5% kompare kun la antaŭindustriaj niveloj. La klimata ŝanĝiĝo jam tuŝas duonon el la monda loĝantaro, aparte en la sudaj landoj kaj la insuletoj, laŭ la lasta alarma raporto de UN.
La ĉiutaga vivo de almenaŭ 3,3 miliardoj de personoj « estas jam vundeblaj fronte al la klimata ŝanĝiĝo » kaj la risko morti pro ekstremaj meteologiaj kondiĉoj estas 25-oble pli alta, mencias la raporto.
Multaj personoj estas delokitaj pro pligraviĝo de ekstremaj meteologiaj eventoj. La marbordoj estas minacitaj de la mara leviĝo. Kaj ankaŭ de multaj samtempaj katastrofoj : sekeco, varmego, ciklonoj, incendioj, inundoj. Kaj la malriĉuloj de la planedo estas multe pli draste tuŝataj.
« Tiu raporto estas terura averto pri la konsekvencoj de la neagado », deklaris Hoesung Lee, prezidento de la ISKŜ.
« Ĝi montras, ke la klimata ŝanĝiĝo konsistigas gravan kaj kreskantan minacon por nia bonfarto kaj sana planedo. Niaj hodiaŭaj agoj determinos la manieron kiel la homoj adaptiĝos kaj kiel la naturo respondos al la kreskantaj klimataj riskoj. »
« Tiuj neinversigeblaj ŝanĝiĝoj en la ekosistemoj endanĝerigas niajn vivrimedojn, eksplikas la klimatologo Debra Roberts. Tio estas ekzistada minaco. Ne nur por la medio, sed ankaŭ por la personoj, kiuj dependas de ĝi. Ni do devas okupiĝi pri tiuj ambaŭ minacoj samtempe. »
La hodiaŭaj infanoj, kiuj eble plu estos vivantaj en 2100, frontos klimatajn ekstremojn kvaroble pli multnombrajn ol hodiaŭ, eĉ se la varmiĝo estas nur je kelkaj dekonoj da pliaj gradoj kompare kun la nuna varmo.
La sciencaj datumoj indikas, ke por levi la defion, la mondo reduktu la emisiojn ĝis 45% antaŭ la jaro 2030, kaj atingu la karbon-neŭtralecon antaŭ la jaro 2050.
« Surbaze de datumoj de la nunaj engaĝiĝoj, la mondaj emisioj kreskos je preskaŭ 14% dum la kuranta jarcento », kio estos « katastrofo ».
/image%2F0553642%2F20220301%2Fob_35cf69_ipcc-ar6-wgii-finaldraft-fullreport.jpeg)
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=0dk-fqXjHJ8
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=0SrmReziDdA