Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2022 7 20 /11 /novembre /2022 10:53
Asghar Farhadi

19/11/2022

Asghar Farhadi, kiu du fojojn ricevis oskarpremion, jam esprimis sian subtenon al la protestmovado. Fine de septembro, li alvokis la homojn de la tuta mondo, ke ili « estu solidaraj » kun la manifestaciantoj.

Vendredon 18an de novembro, la irana kinisto salutis la « kuraĝon » de la iranaj manifestaciantoj, marĝene de la film-festivalo de Marakeŝo.

De pli ol du monatoj, Irano frontas ondon de manifestacioj okaziginta post la morto de Mahsa Amini, kurda irananino 22-jara, mortinta tri tagojn post sia aresto en Teherano pro malobservado de la strikta vesto-kodo de la Islama Respubliko, kiu trudas surhavon de vualo por la virinoj.

 

Alvoko al internacia solidareco

Asghar Farhadi deklaris, ke li « atente » sekvas la eventojn en sia lando.

« Mi volas kapti la okazon, por saluti mian popolon, la novan generacion, la virinojn kaj virojn, kiuj surstratiĝis kaj provas respondeci pri sia propra estonteco ».  - Asghar Farhadi, Irana kinisto

La kinisto opinias, ke Irano frontas « fundamentan momenton », kaj ke post tiu protestmovado, ĝi « ne plu estos la sama lando ».  

« La demando estas scii, kiel finiĝos tiu movado kaj tiuj manifestacioj. Kaj ĉu la necesa unuiĝo inter la Irananoj estos daŭra ? ».

La kinisto 50-jara ricevis multajn kinartajn rekompencojn inter la plej prestiĝaj, interalie la Oskarpremiojn de la plej bona filmo en fremda lingvo en 2012 kaj 2017.

Fine de septembro, li jam esprimis sian subtenon al la protestmovado, petante de la homoj el la tuta mondo, ke ili « estu solidaraj » kun la manifestaciantoj.    

13/11/2022

Irano: laŭ la NeRegistara Organizaĵo Iran Human Rights, almenaŭ 326 personoj estis mortigitaj dum la represio de la manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/irano-lau-la-neregistara-organizajo-iran-human-rights-almenau-326-personoj-estis-mortigitaj-dum-la-represio-de-la-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }