Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2022 5 18 /11 /novembre /2022 22:17
Bildo: SOLIDARECO KUN UKRAINIO

18/11/2022

Komuniko de la ukrainaj sindikatoj IUF/UITA/IUL

Ni atingas la naŭan monaton de la heroa rezistado de la ukraina popolo kontraŭ la rusia milita agreso. Ni pagas altan prezon por nia libereco kaj nia sendependeco, sed ankaŭ por paco kaj demokratiaj valoroj de ĉiu nacio en Eŭropo kaj en la mondo.

La terorisma rusia Ŝtato ne nur mortigas civilulojn dumnokte per misiloj el diversaj kalibroj kaj iranaj kamikazdroneoj, sed proksime de vintro, ĝi intence detruadas infrastrukturojn, termoelektrajn centralojn kaj energiajn sistemojn.  40% jam estis detruitaj ; Hodiaŭ, Kijivo kaj aliaj grandaj urboj plu havas nek lumon nek varmigon. La paneoj estas planitaj kaj neplanitaj, kelkfoje po 12 horojn tage.

Ni ne povas uzi alian terminon ol genocido de la ukraina popolo, dum en la sociaj retoj, tiuj teroristoj ĝojas pro siaj sukcesoj kaj postulas, ke Ukrainio kaj ĝia popolo estu forstrekitaj de la Tero.

Ni opinias, ke la terorista Ŝtato estu izolita de la civilizita mondo. La sindikatoj de tia lando ne havas lokon inter la demokratiaj civilizitaj sindikatoj.  

La situacio de la laboristoj en Ukrainio estas ekstreme malfacila. La senlaboreco atingos 30% de nun ĝis la jarfino, kaj povus pli altiĝi venontjare. Krome, la senlaboreco en Ukrainio havan virinan vizaĝon, 63 %  el la senlaboruloj oficiale enskribitaj estas virinoj, plejparte aĝaj de 35 ĝis 45 jaroj.

La situacio ne estas pli bone por la laboristoj de la agrikulturaj sektoroj. Pli ol 30% el la kampoj plu estas senkulturejoj. En la okupaciataj teritorioj, la rusiaj rabistoj ŝtelis kaj kunportis ĉiujn stokojn de cerealoj kaj eĉ la agrikulturajn maŝinojn. Tiu rabado daŭras hodiaŭ, blokante la cerealajn koridorojn.

Malgraŭ la militaj operacoj, multaj farmbienoj kaj agrikulturistoj laboris la tutan sezonon: sub la pafoj de la malamiko, ili atingis la kampojn, semis, rikoltis kaj transformis siajn rikoltojn, sed ili ne plu povas vendi ĝin, ĉar la komercistoj reduktas la aĉetprezojn de la cerealoj al ridindaj niveloj, kiuj eĉ ne kovras la kurantajn elspezojn por la kultivaĵoj (karburaĵoj, sterkoj kaj aliaj elspezoj). Bedaŭrinde, multaj laboristoj ne ankoraŭ ricevis sian salajron.

Plie, la rapida inflacia procento, kiu preskaŭ atingas 25%, forte altigas la vivkoston, detruante la garantiojn de minimuma salajro, kaj la vivnivelon de la laboristoj.  

En tiaj malfacilaj kondiĉoj, la Ukraina Ŝtato subtenas, ke la sindikatoj ne rajtas manifestacii dum la milito. Ĝi plu adoptas leĝojn, kiuj forte damaĝas la laboristajn rajtojn, detruas la rolon de la sindikatoj, de la sociala dialogo kaj de la kolektiva reguligado en la laborrilatoj. Proklamante samtempe celon al eŭropa integriĝo, la fundamentaj konvencioj de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) estas malobservataj.  

Plie, la ukraina registaro, dum la militleĝo, ege strebas vendi agrikulturajn terojn, kio jam kaŭzas bankroton de malgrandaj entreprenoj kaj agrikulturistoj, akaparas terojn kaj koncentrigas ilin en la administracio de grandaj ekspluatejoj. Tio kondukas al signifa kresko de kampara senlaboreco. 

Tio ne estas la solaj planoj de nia registaro dum la sangoplena milito. Ili decidis privatigi la arbarojn (ĝis 100 hektaroj da arbaroj povas esti donacitaj por limigita uzado dum 20 jaroj ĝis posta reaĉeto). La vilaĝanoj kaj la loĝantoj de urbetoj ne plu havos aliron al la naturaj resursoj, kiuj laŭ la Konstitucio apartenas la ukraina popolo.  

Pro tio ni bezonas solidarecon de ĉiuj sindikataj federacioj tutmonde. Mi sincere dankas la sindikaton UITA, la prezidentino kaj la ĝenerala sekretariino pro la konstanta subteno de la ukrainaj sindikatoj en nia lukto por la rajtoj de la laboristoj kaj de la sindikatoj. Mi ankaŭ deziras danki vin ĉiujn, karajn fratojn kaj fratinojn por via subteno, inkluzive de la humanitara kaj financa helpoj.

Ni admonas la multnaciajn entreprenojn nek operaci en la rusia merkato nek subteni la entreprenojn, kiuj faras profitojn el la sango de la ukraina popolo.      

Ni definitive venkos, kaj tio estos komuna venko kontraŭ la malbono kaj la barbareco, kiuj ne havas lokon en civilizita mondo.

Gloron al la sindikata movado ! Mi estas konvinkita, ke ni renkontiĝos iam baldaŭ en Ukrainio libera kaj sendependa !

05/11/2022

Kontraŭ la rusia imperiismo (artikolo aperita en Sennaciulo n° 03-04 de marto/aprilo 2022)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/kontrau-la-rusia-imperiismo-artikolo-aperita-en-sennaciulo-n-03-04-de-marto/aprilo-2022.html

09/08/2022

Ukrainio: Labourstart Kampanjo: subtenu la lukton de la laboristoj por la laborrajtoj kaj la sindikataj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/ukrainio-labourstart-kampanjo-subtenu-la-lukton-de-la-laboristoj-por-la-laborrajtoj-kaj-la-sindikataj-rajtoj.html

28/02/2022

De post 2014, Ukrainio rezistas al la agreso de la Federacio de Rusio (FR)

Komuna deklaracio de la ukrainiaj sindikatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/komuna-deklaracio-de-la-ukrainiaj-sindikatoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }