Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2022 7 20 /11 /novembre /2022 22:45

20/11/2022

Ĉi-semajne, indiĝenaj gvidantoj vojaĝis de la perua Amazonio ĝis Usono, kun celo malpersvadi la investistojn financadi la peruan petrolkompanion Petroperu.

Tiu semajno estas ŝarĝita por la kvar indiĝenaj gvidantoj: kunsidoj en Novjorko okazos kun la bankoj JP Morgan, Citi Bank kaj Goldman Sachs. La investfonduso Vanguard siaflanke rifuzis partopreni la kunsidon.

Nelton Yankur reprezentas la popolon Aŝuar, komunumo de perua Amazonio damaĝita de antaŭ 40 jaroj, li diras, de la nafto-eksluatado.

« Petroperu, kaj ankaŭ la entrepreno Talisman havas negativan bilancon. La  akvo de la riverego, niaj akvofontoj ne plu estas trinkeblaj. Ili estas tute venenitaj. Kaj la problemo ne ankoraŭ estas solvita  », li eksplikas.

De kelkaj monatoj, la ŝtata grupo Petroperu provas relanĉi esploron kaj boradon, inkluzive en Amazonio. Tiu investo necesigas pli ol miliardon kaj duonon da dolaroj.

La indiĝenaj gvidantoj deziras malhelpi tiun relanĉon de la aktivecoj. « Ni volas, ke la mondaj bankoj, kiuj financas Petroperu, ĉesigu investi. Ni, popolo Aŝuar, ankaŭ la popolo Wampis kaj aliaj popoloj, neniam permesos nafto-ekspluatadon sur niaj teroj », asertis Nelton Yankur.

La indiĝenaj popoloj denuncas ankaŭ petrolan likadon, kiu okazis  pasintan septembron. 2 500 bareloj estis elverŝitaj sur iliajn terojn. Tia katastrofo jam okazis en 2014.   

La kompanio Petroperu elvokas siaflanke, intencajn kaj regulajn damaĝojn de la oleodukto Norperuano de la ŝtata entrepreno, unu el la plej grandaj konstruaĵoj de la lando, konstruita kvar jardekojn antaŭen por transporti petrolon de la amazonia regiono ĝis la marbordo laŭlonge de 800 kilometroj.

24/01/2022

Peruo deklaras median urĝecon por mildigi la konsekvencojn de la naftoverŝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/peruo-deklaras-median-urgecon-por-mildigi-la-konsekvencojn-de-la-naftoverso.html

19/04/2014

Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/amazonio-la-franca-brita-petrolisto-perenco-multobligas-siajn-naftoputojn.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }