Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2022 4 14 /07 /juillet /2022 21:35

14/08/2022

La arestoj de disidentaj kinistoj kaj politikaj opoziciaj aktivuloj multobliĝis tiujn lastajn tagojn. La kinisto Ĝafar Panahi, Ora Urso de la plej bona filmo ĉe la Berlina Internacia Film-Festivalo en 2015, estis siaflanke arestita lundon 11an de julio.

Ĝafar Panahi, 62-jara, estas unu el la iranaj kinistoj plej premiitaj eksterlande, interalie pro lia filmo Taksio (تاکسی).

Li estis kondamnita en 2010 je ses jaroj da malliberejo kaj 20 jaroj da malpermeso realigi aŭ verki filmojn, vojaĝi eksterlanden aŭ esprimi sin en la mediatoj aŭ la sociaj retoj.

Li partoprenis la protestmovadon de 2019 kontraŭ la reelektado de la populisma konservativa prezidento Maĥmud Aĥmadineĵad, kaj tamen plu vivis kaj laboris en Irano.

Lundon, li iris al la prokuroraro de Teherano por sekvi la aferon de la reĝisoro Moĥamad Rasulof kaj lia kolego Mostafa Aleaĥmad, arestitaj pasintan vendredon pro « tumulto kontraŭ la publika ordo ».

Ĉiuj tri estas akuzitaj, ke ili kuraĝigis manifestaciojn post la defalo de konstruaĵo en la urbo Abadano, sud-okcidente de Irano, kio okazigis la morton de 43 personoj pasintan majon.

Ili ankaŭ instigis la soldatojn kaj la membrojn de la polico, demeti la armilojn, kaj ne interveni kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj denuncis la koruptadon kaj la nekompetentecon de la surlokaj aŭtoritatoj.  

La arestoj de disidentaj artistoj, sindikatanoj aŭ politikaj aktivuloj multobliĝis tiujn lastajn tagojn.

Tio estas aparte la kazo de Mostapha Taĝzade, figuro de la reformisma movado, kiu multobligis la kritikojn kontraŭ la potenco tiujn lastajn monatojn.     

15/07/2020

Irano: forta mobilizado kontraŭ la mortokondamno de tri junaj manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/irano-forta-mobilizado-kontrau-la-mortokondamno-de-tri-junaj-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }