Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juin 2022 4 30 /06 /juin /2022 21:20
Baz Ratner / Reuters

30/06/2022

Por eviti la malpermeson devigitan en plimulte de la landoj en la kontinento, la junuloj kaj virinoj endanĝeriĝas.

Krom kelkaj esceptoj, abortigo estas preskaŭ tute malpermesita en plejparte de la afrikaj landoj. La limigaj leĝoj tamen ne malhelpas memvolan interrompon de gravedeco, kiu okazas kaŝe en ekstremaj danĝeraj kondiĉoj.

 

Riskegaj abortigoj

Benino estas la lasta lando, kiu laŭleĝigis abortigon. La leĝo estis modifita fine de 2021 por haltigi la kaŝabortigojn.

Almenaŭ 200 virinoj mortas ĉiujare en tiu lando de Orienta Afriko pro komplikaĵoj, kiuj okazis dum kaŝaj intervenoj, ekster ĉia medicina kadro.

Tiuj riskaj praktikoj estas tre kurantaj sur la kontinento, laŭ la Instituto Guttmacher, kiu publikigis en decembro 2020 la unuan kompletan studaĵon (en la angla) pri la temo.

 

« En sub-Sahara Afriko, pli ol tri kvaronoj el la abortigoj estas malsekuraj, kio signifas, ke ili estas efektivigitaj de nekvalifika persono aŭ laŭ nerekomendita metodo, kelkfoje ambaŭ. »

Studaĵo de la Institut Guttmacher publikigita en decembro 2020

 

Alta procento de morteco

La raporto, kiu koncernas la periodon de 2015 ĝis 2019 substrekas interalie, ke Sud-Sahara Afriko spertas la plej altan procenton en la mondo koncerne la nombron de mortoj ligitaj al abortigo.

Temas pri taksado, ĉar la datumoj ne fidindas, des pli ke tiuj faroj okazas kaŝe.

Ni ekscias sensurprize, ke la junulinoj kaj virinoj, kiuj sin turnas al abortigo neniam deziris gravediĝi.

Tiuj nedezirataj gravedecoj povas interrompiĝi nur en kontraŭleĝa kadro, ĉar preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj malpermesas abortigon pro ofte religiaj kialoj.

 

« 6,2 milionoj da malsekuraj abortigoj okazas ĉiujare en la regiono. La konsekvencoj estas gravaj por la virinoj, la familioj kaj la sansistemo

Studaĵo de la Institut Guttmacher publikigita en decembro 2020

 

Manko de resursoj

Eĉ en la kelkaj landoj de la regiono, kiu permesas abortigon, la aliro al sekuraj kaj laŭleĝaj servoj estas ofte limigita, kiel precizigas la studaĵo, kaŭze de malbona apliko de la leĝo, de la religia kaj socia stigmatizado, kaj pro la manko de resursoj en sanflegadoj kaj kvalifikita personaro.      

La malsekura abortigo restas la normo, kaj konsistigas unu el la ĉefaj kaŭzoj de patrina morteco en Afriko.

En plejparte de la landoj, la aliro al medicina abortigo plu estas tre limigita kaj rezervita nur okaze de danĝero por la patrina vivo.

En aliaj landoj, abortigo restas tute malpermesita kiel en Madagaskaro, Maŭritanio aŭ Egiptio.

Sume, malpli ol dek landoj permesas abortigon sen striktaj limigoj, baziĝante sur soci-ekonomiaj kialoj.   

22/10/2021

Benino : la Nacia Asembleo voĉdonas laŭleĝigon de abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/benino-la-nacia-asembleo-vocdonas-laulegigon-de-abortigo.html

25/06/2022

Usono : la Ĉefkortumo nuligas la konstitucian rajton je abortigo, lasante ĉiun Ŝtaton libere malpermesi ĝin aŭ ne

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/usono-la-cefkortumo-nuligas-la-konstitucian-rajton-je-abortigo-lasante-ciun-staton-libere-malpermesi-gin-au-ne.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }