Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 octobre 2021 5 22 /10 /octobre /2021 21:12
DELPHINE BOUSQUET / AFP

22/10/2021

Ĵaŭdon, la Nacia Asembleo de Benino voĉdonis laŭleĝigon de abortigo. Ĝis nun, tiu praktiko estis malpermesita, krom esceptaj cirkonstancoj, kaj ĉiujare, preskaŭ 200 virinoj mortas pro komplikaĵoj post abortigo realigita en nesekuraj kondiĉoj.

Abortigo nun estas laŭleĝa en Benino. Dum la nokto de merkredo 20a ĝis ĵaŭdo 21a de oktobro, la Nacia Asembleo balotis laŭleĝigon de abortigo, antaŭe malpermesita krom esceptaj cirkonstancoj, en tiu okcidentafrika lando.      

Petata de la graveda virino, la abortigo « povas esti permesita ĝis dek du semajnoj, kiam la gravedeco estas suspektata pligravigi aŭ okazigi materialan, edukan, profesian aŭ moralan suferon », precizigas nun la leĝo koncerne seksan sanon kaj reproduktadon, kies modifo estis voĉdonita dumnokte.

 

Ĉiujare, preskaŭ 200 virinoj mortas pro komplika abortigo

« Tiu decido senpezigas la suferojn de multaj virinoj, kiuj fronte al angoro pro nedezirata gravedeco, devige endanĝerigas sian vivon per praktikoj de abortigo en nesekuraj kondiĉoj », deklaris la benina ministro pri Sano, Benjamin Hounkpatin dum gazetkunveno en Kotonuo.

Preskaŭ 200 virinoj mortas ĉiujare en Benino pro komplikaĵoj post abortigo, laŭ la nombroj de la registaro.

« Pluraj familioj plu priploras la morton de infano, edzino, patrino, kiu tragike mortis post komplika abortigo. Tiuj vundoj estas nerebonigeblaj. Tamen ni povas eviti tiun dramon, kiu okazas antaŭ niaj okuloj », aldonis la ministro.              

Antaŭe, abortigo estis malpermesita en Benino krom esceptaj cirkonstancoj : kiam la gravedeco estas konsekvenco de seksperforto aŭ incesta seksrilato, aŭ okaze de risko por la vivo de la virino.

La decido okazigis viglan opozicion de parto el la benina socio, interalie de la Episkopara Konferenco de Benino, kiu asertis en komunikaĵo tagon antaŭen, ke la « laŭleĝigo de abortigo estas kulturo de morto ».

Dum sia gazetkunveno la ministro asertis siaflanke : « La starigita akto devas esti rigardata kiel politiko pri publika sano, kies unika celo estas savi homajn vivojn ».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }