Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2022 3 29 /06 /juin /2022 20:56
Lisa Krantz por The New York Times

29/06/2022

Pli ol sesdek migrantoj estis retrovitaj ĉe la malantaŭaĵo de remorkkamiono forlasita ĉerande de vojo, lundon 27an de junio, en San Antonio.

Kvardek sep mortis, la aliaj estis kondukitaj al malsanulejo. Laŭ la loka gazetaro, tio memorigas aliajn tragediojn.

Pasintan lundon 27an de junio, 46 senvivaj korpoj estis retrovitaj en forlasita remorkkamiono rande de kampara vojo sud-okcidente de San Antonio, Teksaso. La viktimoj estas tre verŝajne sud-amerikaj migrantoj, kiuj trapasis la landlimon, venantaj de Meksiko.

« Plian fojon, tragedio trafis la migrantojn, kiuj provas eniri en Usonon », estas legeble en la hispana eldono de la Los Angeles Times. 

Temas verŝajne pri la plej terura dramo ligita al homŝakrado en la historio de la urbo.

Kiel raportas la San Antonio Express-News, 16 aliaj personoj – 12 plenkreskuloj kaj 4 infanoj – pluvivis sed estis kondukitaj al malsanulejo. Ili suferas lacegon pro la varmo kaj deshidratigon, almenaŭ kvin el ili troviĝas en kriza stato.

La ĉefo de la polico de San Antonio eksplikis, ke fine de posttagmezo, komunuma dungito ekaŭdis helpalvokojn. Persono kuŝis surtere apud la kamiono. Post malfermo de la malantaŭa pordo, la unuaj sukuroj povis nur konstati la amplekson de la katastrofo. Ili ankaŭ komprenis, ke la pluvivantoj estis tro malfortaj por eliri mem el la kamiono.      

La kamiono ne estis ekipita per ventolilo kaj neniu rezervo de akvo estis antaŭvidita. Eĉ se la vetero lunde estis nuba en San Antonio, la temperaturo atingis 38°C. Tri personoj estis arestitaj sen scii, ĉu ili estas ligitaj al homŝakrado. La enketo estis konfidita al la federalaj agentoj de la departemento de la Interna sekureco, kunlabore kun la polico de San Antonio.

 

« Serĉe al pli bona vivo »

Pluraj oficialuloj esprimis sian malĝojon, aparte la urbestro de San Antonio, Ron Nirenberg, kiu deklaris, ke la 46 mortintaj personoj « havas familiojn kaj serĉis pli bonan vivon ». « Tio estas terura homa tragedio », li konkludis. La guberniestro de Teksaso, Greg Abbott, siaflanke kritikis la supozitan permesecon de la migradpolitiko de la prezidento, Joe Biden.

« La migradŝakrado jam havis terurajn konsekvencojn en San Antonio », memorigas la San Antonio Express-News. En julio 2017, 39 migrantaj sendokumentuloj estis retrovitaj en kamiono sur parkumejo de supervendejo, kaj dek el ili mortis. « La aŭtoritatoj raportis rekordan nombron de arestoj de migrantoj ĉe la landlimo kun Meksiko. Ili devenas de Centra Ameriko, sed ankaŭ de aliaj regionoj de la mondo. Ili ĝenerale fuĝas perforton kaj malriĉecon, pro interalie la damaĝitaj vivkondiĉoj post la pandemio de Kovim-19 ».                 

24/09/2018

Usono/Meksiko: komenco de la «Trump-muro» laŭlonge de 6 kilometroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/usono/meksiko-komenco-de-la-trump-muro-laulonge-de-6-kilometroj.html

02/11/2018

Usono: Trump permesas al siaj soldatoj pafi al la migrantoj, se ili ĵetas al ili ŝtonojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/usono-trump-permesas-al-siaj-soldatoj-pafi-al-la-migrantoj-se-ili-jetas-al-ili-stonojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }