Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2022 6 25 /06 /juin /2022 08:32
©Zuma Press/Alamy

25/06/2022

Tiu historia retroiro ne igas kontraŭleĝaj la abortigojn, sed permesas al ĉiu Ŝtato libere malpermesi ilin aŭ ne.

Tiu estas historia retroiro. Vendredon 24an de junio, la tre konservativa Ĉefkortumo de Usono forbalais juĝan decidon, kiu de preskaŭ duon-jarcento garantiis la rajton de la Usonaninoj abortigi.

Tiu decido ne igas kontraŭleĝaj la abortigojn, sed resendas Usonon al la valida situacio, kiu ekzistis antaŭ la emblema juĝa decido "Roe v. Wade" de 1973, kiam ĉiu Ŝtato povis malpermesi ilin libere.

« La konstitucio ne malpermesas al la civitanoj de ĉiu Ŝtato reglamenti aŭ malpermesi la abortigon », precizigas la Ĉefkortumo, sed redonas « tiun potencon al la popolo kaj ties elektitaj reprezentantoj »           

La rajto abortigi estas « formetita en la keston de forgeso », salutas la eksa vic-prezidento Mike Pence, en posteno dum la mandato de la usona eks-prezidento Donald Trump. « Gravas al ĉiuj, kiuj kultas la sakran karakteron de la vivo decidi, ĉu ni defendos la naskiĝontan infanon », li insistis.   

Tute male, la ĉefa organizaĵo pri familiplanado intencas « daŭre lukti ». Kaj la demokratia eks-prezidento Barack Obama akuzis la Ĉefkortumon, ke « ĝi atakas la fundamentajn liberecojn de milionoj da Usonaninoj ».

 

Klinikoj jam fermitaj

Pro la frakturoj ekzistantaj en la lando, duono el la Ŝtatoj, ĉefe en la sudo kaj la centro, kiuj estas pli konservativaj kaj religiaj, povus fermi ilin post pli-malpli longa tempo.

Eĉ antaŭ diskonigo de la decido, la konservativaj Ŝtatoj pretekstis la senklarecon de la esprimo « nepravigita ŝarĝo » por multobligi la limigojn, devigante multajn klinikojn haltigi siajn aktivecojn. En Okcidenta Virginio, aŭ en Misisipo, restas nur unu centro, kiu praktikas abortigon, dum Kalifornio posedas de ĝi pli ol 150.

Pli ol 930 000 abortigoj estis nombritaj en 2020 en Usono, laŭ la lastaj statistikoj de la Instituto Guttmacher, kiu konstatis antaŭnelongan ekkreskon de la abortigoj post 30 jaroj da kontinua malkresko.

Tiu nombro ekvivalentas al procento de 14,4 abortigoj por 1 000 virinoj, kiuj atingis la aĝon naskigi. Ĝi estas samnivele ol en la aliaj riĉaj landoj.

Preskaŭ 50% el la virinoj, kiuj abortigas, vivas sub la sojlo de malriĉeco. La nigrulaj kaj hispanaj virinoj estas plimulte reprezentitaj (29% kaj 25% respektive).

La decido de la Ĉefkortumo do pli punos ilin, substrekas la defendantoj de la rajto abortigi.

20/05/2022

Oklahomo voĉdonas leĝon, kiu forpuŝas abortigon tuj post fekundigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/oklahomo-vocdonas-legon-kiu-forpusas-abortigon-tuj-post-fekundigo.html

01/08/2021

Usono : leĝo, kiu malpermesas grandegan plimulton de abortigo ekvalidas en Teksaso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/usono-lego-kiu-malpermesas-grandegan-plimulton-de-abortigo-ekvalidas-en-teksaso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }