Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2022 5 01 /07 /juillet /2022 21:09
AFP/Wojtek RADWANSKI

01/07/2022

La muro, konstruita por malhelpi la migrantojn de Mezoriento eniri en Pollandon, akiras plian signifon de post la rusia invado de Ukrainio. Laŭ la pola ministro pri Internaj aferoj, « la barilo apartigas nin de la minaca diktaturo de la belorusa estro Aleksandro Lukaŝenko », aliancano de Vladimir Putin.

La ŝtalmuro konstruita de Pollando laŭlonge de la landlimo kun Belorusio estas finita. De post pasinta somero, miloj da rifuĝintoj, ĉefe devenantaj de Mezoriento, amasiĝis kun pli-malpli da sukceso. Okcidento akuzis la belorusian reĝimon, ke ĝi manipulas tiun alfluon kun sia rusia aliancano, kadre de « hibrida » atako, kion dementas Minsko. Responde, Pollando starigis laŭlonge de tiu landlimo zonon malpermesatan al nerezidentoj, inkluzive de la humanitaraj laboristoj kaj mediatoj.

Ĝi tie deplojadis milojn da soldatoj kaj policistoj, lanĉis konstruadon de la barilo kaj aprobis leĝon, kiu permesas elpeladojn de la migrantoj al Belorusio, praktiko kondamnita de internaciaj organizaĵoj kaj internacia justico.

« La barilo, kun ni konstruadis, apartigas nin de la minaca diktaturo de la belorusa estro Aleksandro Lukaŝenko », feliĉiĝis la pola ministro pri Internaj aferoj, Mariusz Kaminski antaŭ gazetkunsido. Belorusio « dividas la respondecon de la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio », li insistis, esprimante sin antaŭ la barilo, ĉe la landlima urbo Kuźnica.   

La barilo, 5,5 metrojn alta, etendiĝas laŭ pli ol 186 kilometroj, kaj ties kosto estas taksita ĝis 350 milionoj da eŭroj. Dum vintro, almenaŭ dek du personoj mortis ĉe tiu landlimo, kie migrantoj kaj rifuĝintoj, inter kiuj multaj fuĝis la militon kaj malriĉecon en Mezoriento, alfrontis lacegajn kaj malvarmegajn vivkondiĉojn.

 

Kondamno de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj

Ĵaŭdon, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) kondamnis Pollandon en du malsamaj aferoj de elpeladoj de ĉeĉenaj azilpetantoj ĉe la landlimo kun Bekorusio. La Kortumo pravigis familion de sep Rusoj devenantan de Ĉeĉenio, inter kiuj kvar neplenaĝuloj, kiuj prezentiĝis 16 fojojn ĉe la landlimo inter Belorusio kaj Pollando.

La polaj limgardistoj rifuzis la azilpetojn kaj retropuŝis ilin al Belorusio « kun risko de forpelado kaj mistraktado en Ĉeĉenio », skribas la EKHR. La petintoj emfazis la « senhonorigan » karakteron de la traktadoj fare de la polaj aŭtoritatoj kaj memorigis la malpermeson de kolektivaj elpeladoj de eksterlandanoj, enskribita en la Eŭropa Konvencio de Homaj rajtoj

De post la rusia invado de Ukrainio, Pollando male vaste malfermis siajn landlimojn al la ukrainiaj rifuĝintoj. 

25/04/2022

Naturmedio : en Pollando, la arbaro povus nuligi la projekton de kontraŭ-migranta muro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/naturmedio-en-pollando-la-arbaro-povus-nuligi-la-projekton-de-kontrau-migranta-muro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }