Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2022 6 21 /05 /mai /2022 13:25

20/05/2022

Dum la rajto al abortigo estas minacita federalnivele, Oklahomo estas nun la Ŝtato, kiu havas la plej limigan reglamenton koncerne abortigon.

Ĵaŭdon, la parlamento de Oklahomo adoptis leĝon, kiu malpermesas abortigon tuj post fekundigo. Tio faras de tiu konservativa bastiono de la sudo de Usono, la Ŝtaton kiu posedas la plej limigan reglamenton koncerne abortigon.

La voĉdono intervenas, dum la rajto al abortigo en Usono estas minacita de la Ĉefkortumo, kiu laŭ dokumento malkaŝita de la retejo « Politico », ŝajne pretas retroiri, 50 jarojn post sia historia decido protekti abortigon.     

Por akiri validon, la teksto devas nun ricevi subskribon de la guberniestro Kevin Stitt. Tiu respublika elektito jam menciis, ke li subskribos ĉian leĝon, kiu trudos pli da limigoj koncerne abortigon.

 

« Evidentaj atakoj kontraŭ la virinoj »

Inspirita de leĝo adoptita de Teksaso en septembro, tiu leĝteksto de Oklahomo ebligas persekutojn lanĉitajn de simplaj civitanoj kontraŭ personoj suspektataj, ke ili abortigis. La difino de abortigo, laŭ la teksto, tamen ne inkluzivas « uzadon, preskribon, provizadon aŭ vendon de urĝaj abortigaj piloloj, de ĉia aŭ urĝa kontraŭ-koncipo.» 

La usona kun-prezidentino Kamala Harris tuj poste denuncis la decidon de la parlamento de Oklahomo kiel « la lasta el serio de evidentaj atakoj kontraŭ la virinoj fare de la elektitoj ». Kiel duaranga respondeculino de la ekzekutivo, ŝi atentigis la Usonanojn, ke ili elektu estrojn, kiuj defendos la rajton al abortigo « je loka, ŝtata kaj federala niveloj ».

La organizaĵo Planned Parenthood, kiu defendas la rajton al abortigo anoncis siaflanke, ke ĝi « asignis Oklahomon ĉe justico ». « Ni devas malhelpi tiun malpermeson – kaj ankaŭ ĉiujn malpermesojn, ke tiu Ŝtato voĉdonis dum la pasinta monato », aldonis Planned Parenthood en Tvitero.

 

Dispartiga temo

La 3an de majo, la guberniestro Kevin Stitt jam anoncis, ke li subskribis leĝon, kiu malpermesas abortigon post ses semajnoj da gravedeco.

« Mi volas, ke Oklahomo fariĝu la plej "por-viva" Ŝtato en la lando », li diris uzante la esprimon sankciitan de la Usonanoj, kiuj kontraŭas abortigon.      

De kelkaj monatoj, Oklahomo akceptis milojn da teksaninoj, kiuj intencas abortigi, post la adopto en septembro de simila teksto en tiu najbara Ŝtato. 

Eĉ se ĝi estas subtenata de plimulte el la loĝantaro, laŭ antaŭnelongaj opinisondoj, la rajto al abortigo estas socia temo tre dispartigata de post la historia decido « Roe v. Wade » en januaro 1973, kiu protektas la rajtojn de la Usonaninoj pri interrompo de sia gravedeco.       

Okaze de decido de la Ĉefkortumo, kiu nuligus tiun rajton, 26 konservativaj Ŝtatoj, plejparte en la centro kaj la sudo de la lando kiel Vajomingo, Tenesio aŭ Suda Karolino, pretas malpermesi abortigon tute kaj plene.       

22/05/2019

Usono: centoj da manifestacioj kontraŭ la leĝoj, kiuj limigas la rajton je abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/usono-centoj-da-manifestacioj-kontrau-la-legoj-kiuj-restriktas-la-rajton-pri-abortigo.html

19/05/2019

Usono: Post Alabamo, ankaŭ Misurio striktigas sian leĝaron kontraŭ abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/usono-post-alabamo-ankau-misurio-striktigas-sian-legaron-kontrau-abortigo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }