Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mai 2019 3 22 /05 /mai /2019 21:27
ANNA GASSOT / AFP

22/05/2019

Pli ol 300 kolektiĝoj estis organizitaj post la decido rigidigi la leĝon pri abortigo en Alabamo.

En Usono, miloj da personoj mobiliziĝis por la rajto pri abortigo. De post pasinta 15a de majo, Alabamo promulgis la plej striktan leĝon kontraŭ la rajto pri abortigo de la lando, kiu malpermesas preskaŭ ĉiajn abortigojn, krom se la vivo de la patrino estas en danĝero. Tiu tre strikta nova leĝaro estigis manifestaciojn mardon 21an de majo en pli ol 300 usonaj urboj.

 

«Ĉagrenas min lukti denove por tio» 

En Vaŝingtono, la manifestaciantoj kuniĝis antaŭ la Ĉefkortumo de Usono. Tiu kolektiĝa loko estas tre simbola, ĉar ĝi estas la plej alta jura instanco de la lando, kaj ĉi tie okazis en 1973 la jura decido Roe kontraŭ Wade, kiu laŭleĝigis abortigon je federala nivelo.

«Mi estas 67-jara, diras Janice, mi jam estis ĉi tie 50 jarojn antaŭe. Do, ege ĉagrenas min, ke mi devas lukti denove por tio hodiaŭ».

En la homamaso, troviĝas kelkaj viroj, sed ĉefe virinoj el ĉiuj generacioj, kiel Jasmine. Ŝi estas 18-jara kaj furiozas, de post kiam Alabamo voĉdonis favore al tiu leĝo, kiu malpermesas abortigon, eĉ okaze de incesto aŭ seksperforto: «Estas sciate, ke junulinoj miaaĝaj povas esti seksagresitaj. Se tio okazus al mi aŭ miaj fratinoj, mi volas plu havi elekton».

 

Estonta balota temo por 2020 

Sur la ŝtupoj de la Ĉefkortumo, la manifestaciantoj vidas pasadi kelkajn kandidatojn ĉe la Blanka Domo, kiuj nun kandidatas por la demokrata investituro. Ŝajnas evidente, ke la rajto pri abortigo estos kerna temo en 2020. «Tio estas temo por hodiaŭ, por la venonta monato, sed ankaŭ por la venonta jaro, asertas la senatano kaj kandidato Cory Booker, ĝis kiam oni certas, ke tiu konstitucia rajto estos garantiata».                

Laŭ antaŭnelonga opinisondo, iom pli ol 70% el la Usonanoj opinias, ke la rajto pri abortigo ne estu nuligita.

19/05/2019

Usono: Post Alabamo, ankaŭ Misurio striktigas sian leĝaron kontraŭ abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/usono-post-alabamo-ankau-misurio-striktigas-sian-legaron-kontrau-abortigo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }