Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2019 7 19 /05 /mai /2019 20:59

19/05/2019

Bildo: "Protekti la sanon de la virinoj"

Misurio rigidigis sian leĝon kontraŭ abortigo, post Alabamo, kiu faris la samon ĉi-semajne.

En Usono, la leĝoj striktiĝas, damaĝe al la progresismuloj, kaj unue la virinoj, kiuj estas tuŝataj de tiuj striktigoj.

Vendredon, Misurio adoptis tre striktigan leĝon pri abortigo, kadre de ofensivo de multaj konservativaj Ŝtatoj, kiu kalkulas je la Alta Kortumo, rearanĝita de Donald Trump, por nuligi tiun rajton, akiritan de la Usonaninoj de antaŭ 46 jaroj. La Parlamento de tiu kampara kaj religia Ŝtato centre de la lando, aprobis per vasta plimulto tekston, kiu malpermesas abortigon post ok semajnoj da gravedeco, eĉ okaze de seksperforto aŭ incesto, nome de «sankta» rajto al vivo. Mike Parson, la guberniestro, kiu skribis en Tvitero, ke lia Ŝtato reduktis de 20 000 ĝis 3 000 la ĉiujaran nombron da abortigo, feliĉiĝis pri tiu venko.

 

Punoj por la kuracistoj

La leĝo antaŭvidas punon de 5 ĝis 15 jaroj da malliberejo por la kuracistoj, kiuj praktikos abortigon post tiu limdato, sed ne por la virinoj.

Ŝajnas, ke la leĝo estos malvalidigita fare de la tribunaloj, ĉar ĝi kontraŭdiras la embleman decidon de la Ĉefkortumo, Roe V. Wade, kiu laŭleĝigis en 1973 la rajton je abortigo.   

Sed Misurio intencas apelacii plurfoje ĉe la Alta Kortumo por konvinki ĝin rezigni pri tiu decido.

 

Multaj konservativaj Ŝtatoj adoptis leĝon kontraŭ abortigo 

Same, Alabamo (sudo) ĵus malpermesis ĉiajn abortigojn, krom okaze de danĝero por la patrino. Punoj povas atingi 99 jarojn da malliberejo por la kuracistoj.

Malgraŭ la minacoj de bojkoto de Holivudo, la Ŝtato Georgio, kie okazas multaj filmadoj, ankaŭ kondamnis la abortigojn, ekde kiam korbatoj de la feto estas konstatitaj, t.e ĉirkaŭ la sesa semajno da gravedeco, periodo kiam plejparte el la virinoj ne scias, ke ili jam gravediĝas.

De la jarkomenciĝo, similaj leĝoj estis adoptitaj en Ohio, Kentukio aŭ Misisipo.

Laŭ la franca ĵurnalo Le Monde, 21 Ŝtatoj (el 50) adoptis restriktajn leĝojn pri abortigo kaj male, kvar Ŝtatoj (Kalifornio, Vaŝingtono, Oregono kaj Nov-Jorkio) favoras tiun praktikon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }