Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2022 4 19 /05 /mai /2022 19:23
Фото: Олег Харсеев, Коммерсантъ

19/05/2022

De post marto, gigantaj incendioj detruas la rusian regionon, kaj jam atingas historiajn rekordojn. Lukti kontraŭ la flamoj estos eĉ pli malfacile ĉi-jare, ĉar la ekonomiaj kaj homaj resursoj estas dediĉitaj al la milito en Ukrainio.

Ĉi-jare, Siberio atingos rekordojn, tiom la flamoj voras ĝin. La gigantaj fajroj estas duoble pli gravaj ol tiuj, kiuj okazis pasintjare dum la sama periodo, alarmas Moscow Times, kvankam la sezono de la fajroj en 2021 jam estis « la plej grava, kiun Rusio iam konis ».

Laŭ Alexander Chupryan, provizora ministro pri Urĝecoj, la lando frontas de la jarkomenciĝo pli ol 4 000 arbarajn fajrojn vastiĝintajn laŭ 270 000 hektaroj. « Tio reprezentas areon pli grandan ol Luksemburgo », precizigas la sendependa rusia ĵurnalo.

Laŭ la ministrejo, nur dum la semajno de la 2a de majo, dek ses personoj mortis pro la arbaraj fajroj.

La 10an de majo, dum videokonferenca kunsido diskonigita sur la Ŝtataj televidkanaloj, la rusia prezidento Vladimir Putin, postulis de la regionaj respondeculoj, « ke ili agadu ».  Li argumentis, ke la somero 2021 « ne ripetiĝu », substrekante la danĝeron por la loĝantoj kaj la mediajn kaj ekonomiajn konsekvencojn, raportas la novaĵagentejo Reuters.

 

Duobla fronto por la militanta lando

Rusio certe renkontos malfacilaĵojn por fronti la gigantajn fajrojn, pro manko de resursoj kaj laboristoj. Ĉiuj streboj de la lando fakte turniĝas al la milito en Ukrainio, substrekas la usona ĵurnalo The Washington Post.

« Pasintjare, kiam la incendioj intensiĝis proksime de somero, la militistoj estis ofte petataj por helpi la fajrobrigadistojn. Helikopteroj kaj aviadiloj povis ĵeti tunojn da akvo, dum miloj da homoj aktivadis surtere tra marĉoj kaj varmegejoj por estingi la flamojn. »

Ĉi-jare 2022, la fajroj komenciĝis ekde marto oriente de Siberio. Monaton poste, en aprilo, la damaĝoj jam superis tiujn, kiuj okazis en 2021, alarmis tiam la Moscow Times en alia artikolo, citante informojn de la moskva ĵurnalo Kommersant.

Tvitmesaĝo de la civila asocio de Omsko, apud la kazaĥia landlimo tiam incitiĝis pro la neagado de la registaro : « En la regiono de Omsko, pli ol cent hektaroj da arbaro de pinacoj ekflamiĝis laŭlonge de la aŭtovojo de Ĉerlako. Kolonoj de fumoj videblas dekojn da kilometroj ĉirkaŭe, eĉ de Omsko. »                

« Dum tiu tempo, la guberniestro de la regiono organizas celebrojn honore al Putin, kaj oni ne scias, kion ĝuste faras la regiona ministro taskita pri la urĝaj situacioj. »

La danĝero kreskas. La scienca komunumo fakte akordiĝas koncerne la gravecon de la konsekvencoj de la gigantaj fajroj, kiuj intensiĝas pro la klimata varmiĝo. La incendioj kaŭzas gravajn forĵetojn de karbono kaj rapidigas la fandiĝon de la permafrosto, tiel liberigante metanon.     

Alexej Jaroŝenko, ĉekape de la programo por la arbaro ĉe Greenpeace-Rusio, asertas al Reuters :

« Nenio ŝanĝiĝis de post la lasta jaro. Verŝajne ni spertos novan sezonon de nekonataj gigantaj fajroj. »       

13/08/2021

Rusio : grandegaj incendioj en Siberio, la cindroj atingas la Nordan poluson

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/rusio-grandegaj-incendioj-en-siberio-la-cindroj-atingas-la-nordan-poluson.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }