Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2021 2 09 /11 /novembre /2021 22:07

09/11/2021

Pluraj miloj da personoj amasiĝas ĉe unu el la eksteraj landlimoj de Eŭropo, inter Pollando kaj Belorusio. Migrantoj estas instigitaj de Minsko atingi perforte Eŭropan Union.

Jam 3 000 ĝis 4 000 da ili tendumas en malvarmo, apud la pikdrataj bariloj, kaj miloj da aliuloj estas kuraĝigitaj de la belorusaj aŭtoritatoj konverĝi al la landlimo inter Pollando kaj Belorusio.

Regule, viroj atakas la kradon per ŝoveliloj aŭ tranĉiloj. Lundon 8an de novembro, Varsovio certigis, ke ĝi malhelpis unuan provon de amasa transiro.

Pollando akuzas la soldatojn de Aleksandro Lukaŝenko, ke ili pafas al la homamaso por krei panikon kaj ĥaoson. Minsko denuncas senbazajn akuzojn.

Flanke de Pollando, miloj da soldatoj kaj kontraŭ-ribelaj policistoj estis deplojitaj en la zono, kiu estas sub urĝa stato de antaŭ du monatoj. La azilpetantoj, kiuj sukcesas trapasi estas ofte frapitaj, mistraktitaj kaj tuj resenditaj al belorusa flanko. De pasintsomere, almenaŭ dek personoj mortis ĉe la landlimo.

Belorusio kuraĝigas neleĝan eniron de la fremduloj en sian polan najbaron por sin venĝi kontraŭ Eŭropa Unio. Tiu ĉi efektive decidis punojn kontraŭ la belorusa diktatora reĝimo, ties brutala represio kontraŭ la opozicio, kaj ĝiaj ripetitaj malobservadoj pri Homaj rajtoj.

 

Streĉitecaj rilatoj inter Minsko kaj Bruselo

De post la fraŭda prezidenta baloto dum la somero 2020, konfiskita de Aleksandro Lukaŝenko, la rilatoj inter Minsko kaj Bruselo malboniĝas. Kaj la estro (subtenata de Moskvo) ne longe serĉis por trovi premrimedon : utiligi la migradan krizon, veki la minacon de la jaro 2015, kiu tiel dividis la Eŭropanojn. La belorusaj aŭtoritatoj eĉ estas suspektitaj, ke ili rekte venigas azilpetantojn per aviadiloj, de Irako interalie, antaŭ ol konduki ilin al la pola landlimo.

Ekde lundo vespere, la prezidentino de la Eŭropa Komisiono Ursula Von der Leyen alvokis la 27 landojn de EU, ke ili ekvalidu novajn punojn kontraŭ Minsko, denuncante politikan « netolereblan manipuladon » de la migrantoj.

Usono kaj Nato petas de Aleksandro Lukaŝenko, ke li respektu la internacian juron.

Pollando mem akuzas sian najbaron, ke ĝi « minacas la stabilecon kaj la sekurecon de tuta EU ».

Tamen, la rilatoj inter Bruselo kaj Varsovio estas malfacilaj interalie koncerne la demandon pri jurŝtato. Ĝi nun, la naciisma registaro aliparte rifuzis la helpon de Frontex... eble por pli facile akuzi Eŭropon pri neagado. Tiu krizo estas nova testo pri solidareco de Eŭropo.       

Video : La angoro de la azilpetantoj estigas polan solidarecon.

La grupo de volontuloj Medycy na granicy (Kuracistoj sen landlimoj) kvalifikis la situacion « katastrofa ». 

18/10/2021

Pollando : manifestacioj kontraŭ la elpeladoj de migrantoj ĉe la landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/pollando-manifestacioj-kontrau-la-elpeladoj-de-migrantoj-ce-la-landlimo.html

25/08/2021

Unuiĝintaj Nacioj petas de Pollando, ke ĝi akceptu la migrantojn blokitajn ĉe la landlimo kun Belorusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/unuigintaj-nacioj-petas-de-pollando-ke-gi-akceptu-la-migrantojn-blokitajn-ce-la-landlimo-kun-belorusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }