Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2021 1 08 /11 /novembre /2021 19:13
Bildo / ZUMA Wire

08/11/2021

Ŝokitaj pro la morto de graveda virino, dekoj da miloj da personoj manifestaciis sabaton en tuta Pollando. Laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj pri defendo de la virinaj rajtoj, ŝi estis viktimo de la leĝaro ekvalidita komence de la jaro, kaj kiu fakte malpermesas ĉiujn abortigojn.

Izabela, 30-jara, kaj kies gravedeco komenciĝis antaŭ 22 semajnoj, mortis fine de septembro en Pszczyna,  Silezia provinco (sudo).   

« La kuracistoj atendis la morton de la feto. La feto mortis, la virino mortis. Tio estis sepsa ŝoko », skribis Jolanta Budzowska, la advokatino de la familio, en tvitmesaĝo. Laŭ ŝi, Izabela estas la unua, kiu mortis pro konsekvenco de la decido de la konstitucia tribunalo en oktobro 2020, ekvalidita fine de januaro.

La Tribunalo, subtenata de la naciisma registaro de "Juro kaj Justeco" (PiS), tiam malpermesis abortigon okaze de grava misformaĵo de la feto, kio kondukis al malpermeso de ĉiuj abortigoj, krom okaze de seksperforto aŭ incesto, aŭ kiam la vivo de la patrino estas en danĝero.

« Mi estas ĉi tie, por ke la vivo de neniu virino estu en danĝero. La nuna leĝaro mortigas la virinojn », deklaris Ewa Pietrzyk, Varsovianino kvardekjaraĝa, kiu portas foton de Izabela.

Similaj manifestacioj okazis en ĉirkaŭ ses dek aliaj polaj urboj.

Laŭ deklaro de ŝia familio, la kuracistoj de la malsanulejo de Pszczyna « adoptis atendeman sintenon », kion Izabela interpretis kiel volon ne procedi al abortigo.

Ĉiuj personoj, inkluzive de la kuracistoj, kiuj helpas praktikon de abortigo, estas enkarcerigita dum tri jaroj.  

« La infano pezas 485 gramojn. Ĝis nun pro la leĝo pri abortigo, mi plu kuŝas. Kaj ili nenion povas fari. Ili atendos ĝian morton, aŭ ke io komenciĝu. Male mi eble suferos ve sepsemon. Tio estas terura, mia vivo estas en danĝero. Kaj mi devas atendi » skribis Izabela al sia patrino en unu el siaj mesaĝoj, publikigitaj poste.

« La febro altiĝas. Mi esperas, ke mi ne suferos sepsemon, okaze de tio, mi ne elturniĝos », ŝi ankaŭ skribis, « Estas terure, mia vivo estas en danĝero. Kaj mi devas atendi ».

Edziniĝinta de antaŭ dek jaroj, Izabela estis patrino de naŭjara infano.

Laŭ la regantaj naciistoj, la decido de la Tribunalo ne kulpas pri la morto de la junulino.   

Du kuracistoj de la malsanulejo de Pszczyna estis provizore eksigitaj de siaj laborpostenoj post la morto de Izabela, kaj la surloka prokuroraro malfermis enketon.

Laŭ la organizaĵoj pri defendo de la virinaj rajtoj, pluraj miloj da Polinoj petas ilian helpon por procedi al abortigo, ĉefe eksterlande.    

12/02/2021

Abortigo en Pollando: manifestaciantino riskas ĝis ok jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/abortigo-en-pollando-manifestaciantino-riskas-gis-ok-jaroj-da-malliberejo.html

23/10/2020

Pollando: la Konstitucia tribunalo rigidigas la leĝon pri memvola abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/pollando-la-konstitucia-tribunalo-rigidigas-la-legon-pri-memvola-abortigo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }