Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 octobre 2021 1 18 /10 /octobre /2021 15:34
KACPER PEMPEL / REUTERS

18/10/2021

Pluraj miloj da personoj manifestaciis pasintan dimanĉon en Varsovio kontraŭ la elpeladoj de migrantoj, kiuj estas praktikataj ĉe la landlimo de Eŭropa Unio, inter Pollando kaj Belorusio.

De aŭgusto, miloj da migrantoj plejparte originaj de Mez-Oriento kaj Afriko, provis transpasi la polan landlimon venante de Belorusio.

Laŭ atestoj de migrantoj kaj NeRegistaraj Organizaĵoj, Pollando praktikas elpeladon, rekondukas la arestitajn migrantojn al la landlimo, kaj instigas ilin eniri Belorusion.

La manifestaciantoj, kolektiĝintaj alvoke de pluraj NROj paŝadis en la urbocentro, svingante afiŝtabulojn « Haltigu la torturojn ĉe la landlimo », « Neniu estas kontraŭleĝa » aŭ « Ĉi-nokte, iu mortos pro malvarmo ĉe la landlimo ».

Malpli ampleksaj manifestacioj okazis ankaŭ en aliaj polaj urboj, laŭ surlokaj mediatoj.

Sume, sep personoj mortis ĉe tiu orienta landlimo de EU, de post la komenciĝo de la migrada alfluo, kiu okazas en la regiono de post somero, laŭ la aŭtoritatoj polaj, litoviaj kaj belorusaj.

Ĵaŭdon, la pola Parlamento aprobis amendon al la leĝo pri la fremduloj, kiuj laŭleĝigas la praktikon de alpelado, kaj tio spite la azilpeton. 

Nun, tiu praktiko baziĝas sur simpla decido de ministro.

La Parlamento ankaŭ permesis la regitaran projekton konstrui muron por malhelpi la migrantojn transpasi la landlimon. Tiu projekto estas taksita je 353 milionoj da eŭroj.   

Multaj NROj kritikas Pollandon, ĉar ĝi trudis urĝan staton ĉe sia orienta landlimo, kiu malhelpas la humanitarajn organizaĵojn helpi la migrantojn, kaj malpermesas la aliron por ĉiuj ne-nacianoj, inkluzive de la ĵurnalistoj.

Eŭropa Unio akuzas Minskon, ke ĝi instrumentas tiun alfluon, reprezalie al la punoj devigitaj de EU post la represio de la opozicio fare de la belorusia reĝimo.

La migrantoj, kiuj alvenas amase al Belorusio, estas poste kondukitaj al la landlimoj de EU (kun Pollando, Latvio, Litovio). Ili plu estas prigarditaj unuflanke de la belorusia ĉeborda gardistaro kaj aliflanke de la policistoj polaj, latviaj kaj litoviaj.

Antaŭ monato, la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj deklaris sin « maltrankvila pro la alarmaj informoj » ĉe la pola landlimo.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }