Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2021 3 25 /08 /août /2021 21:35
Wojtek RADWANSKI AFP

25/08/2021

Antaŭnelonge, la lando anoncis, ke ĝi starigos « solidan barilon » de pikdratoj ĉe la landlimo kaj plifortikigos sian militistaron por malhelpi la migrantojn eniri ĝian teritorion.

La 24an de aŭgusto, la "Alta Komisiono pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj" (AKRUN) alvokis Pollandon, ke ĝi akceptu grupon de migrantoj blokitaj de pli ol du semajnoj ĉe la landlimo kun Belorusio. La AKRUN sin deklaris « maltrankvila pro alarmaj informoj » koncerne tiujn personojn, kaj alvokis la polajn aŭtoritatojn « konsenti al ili aliron al la teritorio, medicinan kaj juran helpon kaj psikologian subtenon », deklaris Christine Goyer, la reprezentantino de la AKRUN en Pollando, en komunikaĵo.    

Antaŭ ĉirkaŭ dek kvin tagoj, trideko da migrantoj instalis improvizitan kampon ĉe la landlimo inter Belorusio kaj Pollando, kiu rifuzas lasi ilin eniris ĝian teritorion. La migrantoj estas prigarditaj unuflanke de la belorusaj ĉebordaj gardistoj, kaj aliflanke de la polaj policistoj. Lundon, Pollando anoncis, ke ĝi starigos « solidan barilon » de pikdratoj 2,5 metrojn alta, ĉe la landlimo kaj plifortikigos sian militistaron por malhelpi la migrantojn eniri ĝian teritorion.

 

Bruselo akuzas la belorusan reĝimon

« Ĉiuj ŝtatoj rajtas administri siajn landlimojn konforme kun la internacia juro sed kondiĉe, ke ĝi respektu Homajn rajtojn, inkluzive de la azilrajto », eksplikis Christine Goyer, kiu aldonis, ke laŭ la Konvencio de 1951 pri la rifuĝintoj subskribita de Pollando, « la azilpetantoj neniam estu punitaj eĉ pro neleĝaj trapasadon de la landlimo ».

Tiujn lastajn monatojn, miloj da migrantoj – precipe devenantaj de Mez-Oriento - trapasis la landlimon inter Belorusio kaj aliaj landoj, membroj de Eŭropa Unio (Latvio, Litovio kaj Pollando). Bruselo opinias, ke tiu alfluo estas intence organizita de la reĝimo de Minsko reprezalie kontraŭ eŭropaj punoj. Pollando sciigis, ke ĝi ne permesos la migrantojn eniri ĝian teritorion, kaj kvalifikis tiun alfluon « miksa atako » kontraŭ Eŭropa Unio, fare de Belorusio.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }