10/11/2021
Wanda Traczyk-Stawska batalis kontraŭ la nazioj dum la dua mondmilito. Ŝi partoprenis interalie al la ribelo de Varsovio, inter aŭgusto kaj oktobro 1944.
Sed 94-jaraĝa, tiu polino plu batalas. Ŝia lasta precipa lukto estas la mistraktado de la migrantoj, kaj ĉefe la infanoj, ĉe la landlimo inter Pollando kaj Belorusio, kio memorigas al ŝi la manieron, per kio la nazioj traktis la judojn kaj la opoziciantojn (video en la franca) : « Ni ne lasu infanon en danĝera situacio. Laŭ mi la maniero, per kio la infanoj estas traktitaj ĉe la landlimo estas hontinda », emociiĝas la naŭdekkvarjarulino.
Dum Pollando plifortikigis sian landlimon per miloj da soldatoj kaj laŭleĝigis la rektajn elpeladojn, pluraj migrantoj akuzas la militistojn, ke ili frapis kaj humiligis ilin.
Almenaŭ dek personoj mortis de post aŭgusto.
La pola registaro ankaŭ starigis urĝan staton, kiu malpermesas al la ĵurnalistoj kaj al la homhelpaj asocioj atingi la landliman zonon.
Wanda Traczyk-Stawska kritikas profunde la polan registaron ege konservativan. Ŝi denuncas ĝian konflikton kun Bruselo, kaj ĝian « mensogan » vizion pri patriotismo : «Tia patriotismo defendita de tiuj naciistoj tute ne rilatas al la patriotismo, ĉar vera patrioto estas tiu, kiu komprenas, kio estas bona por sia lando », opinias Traczyk-Stawska.
« Patriotismo konsistigas meti la homojn en sekureco. Kia fariĝus nia sekureco, se ni forlasus Eŭropan Union ? Ni havas la sperton de 1939 ! Tio estas nia plej granda danĝero… Ni finus kiel muŝo fronte al elefanto », ŝi aldonas per sia fortika voĉo.
La naŭdekkvarjarulino energie ribelas ankaŭ kontraŭ la forta kreskado de ekstremdekstro en sia lando, dum iliaj aktivistoj pretiĝas organizi ĵaŭdon grandan « patriotan » marŝadon okaze de la sendependa tago.
/image%2F0553642%2F20211110%2Fob_7f676f_warsaw-poland-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20211110%2Fob_38b610_image-0553642-20211109-ob-e88e64-16358.jpeg)