Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2021 7 09 /05 /mai /2021 21:34
AHMAD GHARABLI / AFP

09/05/2021

La ĝenerala prokuroro Avichai Mandelblit petis prokraston por plua ekzameno de la pritemaj demandoj.

Dimanĉon, la Ĉefkortumo nuligis la aŭdiencon antaŭviditan lundon, kiu devis decidi pri forpelado aŭ ne de kvar palestinaj familioj de la kvartalo Cheikh Jarrah, en Orienta Jerusalemo. Tiu afero estas kore de la antaŭnelongaj manifestacioj en la Sankta urbo.

« Pro la nuna kunteksto, kaj pete de la ĝenerala prokuroro, la aŭdienco antaŭvidita morgaŭ estis nuligita », menciis la ministrejo pri Justico en komunikaĵo precizigante, ke nova dato estos anoncita « antaŭ la fino de la 30 venontaj tagoj ».

La decido estis prenita post la interveno de la buroo de la ĝenerala prokuroro Avichai Mandelblit, kiu petis de la Ĉefkortumo prokraston, cele al plua ekzameno de la pritemaj kazoj.

La Kortumo konsentis al S° Mandelblit ĝis la 8-a de junio por konkludi, kio signifas, ke la antaŭvidataj elpeladoj – jam aprobitaj de la tribunalo de la distrikto de Jerusalemo - ne okazos ĝis tiam.

Dekoj da Palestinanoj kaj israelaj policistoj estis vunditaj tiujn lastajn tagojn dum alfrontiĝoj en la kvartalo Cheikh Jarrah en Orienta Jerusalemo, kie palestinaj familioj riskas elpeladon profite al Israelanoj.

Kore de la konflikto : la proprieteco de la tereno, sur kiuj estas konstruitaj pluraj domoj, en kiuj vivas kvar palestinaj familioj, t.e ĉirkaŭ tridek personoj.

Komence de la jaro, la tribunalo de la distrikto de Jerusalemo prenis decidon favore al la judaj familioj, kiuj postulas la proprietecon de la tereno argumentante, ke la aĉeto de tiu tereno fare de Judoj okazis antaŭ la kreado de Israelo en 1948.

Malgranda juda komunumo loĝis en la zono de la nuna kvartalo Cheikh Jarrah antaŭ la milito de 1948.

Laŭ la israela leĝo, se Judoj sukcesas pruvi, ke ilia familo vivis en Orienta Jerusalemo antaŭ la milito de 1948, ili povos postuli reakiron de sia « proprieta rajto ».

La palestinaj familioj apelaciis la decidon ĉe la Ĉefkortumo, kiu devis aŭdienci por debati lundon pri la temo, kiu hazardo de la kalendaro, estis ankaŭ « la tago de Jerusalemo », kiu memorigas la konkeron de la urbo fare de Israelo en 1967.

La anonco de la elpelado de la familioj estigis protestadon, tiel ĉe la Palestinanoj, kiel internacie. La arabaj aliancanoj kaj Usono esprimis sian maltrankvilon pri la temo. La Palestinanoj kaj iliaj defendantoj akuzas la israelajn leĝojn, ke ili intencas « judigi » Orientan Jerusalemon. 

27/04/2021

Human Rights Watch kvalifikas « apartisma » la politikon de Israelo koncerne la Palestinanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/human-rights-watch-kvalifikas-apartisma-la-politikon-de-israelo-koncerne-la-palestinanojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }