Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mai 2021 1 24 /05 /mai /2021 21:13
Bildo : Marŝado kontraŭ la stigmatizado kaj diskriminacio de la alte vundeblaj grupoj

24/05/2021

Manifestacio estis organizita dimanĉon en Dakaro postulante, ke samseksemo, jam konsiderata kiel delikto, fariĝu punita kiel krimo.

Anakronisma manifestacio okazis dimanĉon 23an de majo en Dakaro. Kolektivo subtenata de la Islama Unuiĝo de Senegalo postulis kriminaligon de samseksemo en la lando. Manifestacioj, subskriboj de peticioj, premo al politikuloj… La organizantoj deziras, ke la amrilatoj inter samseksaj personoj ne plu estu konsiderataj nur kiel delikto, sed fariĝu krimo, kun puno je malliberejo, kiu plilongiĝu de kvin ĝis dek jaroj. En Senegalo, samseksemo estas konsiderata kiel kontraŭ-natura ago kaj la GLATaj personoj, viktimoj de agresoj, devas kaŝiĝi.   

« Ili estas homoj mortigindaj » 

Por renkonti Djamil Bangoura, prezidento de la asocio Prudento, kiu defendas la rajtojn kaj la sanon de la GLAT-aj personoj, necesas forlasi Dakaron, por atingi urbeton de la lando. En Senegalo, li diras, « la samseksemuloj estas konsiderataj kiel bestoj, kiuj ne rajtas vivi, kiuj ne rajtas partopreni al la senegala socio. Ili estas homoj mortigindaj ».

Djamil bone scias, pri kio li parolas, lia vivo plenplenas je insultoj. Ili estas traktita kiel « goorjigéen », « vir-virino » en la volofa lingvo, sed li ĉefe estas predo. La samseksema aktivulo estis agresita almenaŭ sep foje, kies lasta postlasis al li cikatron sur la ventro : « Laŭ la kuracistoj, mi bonŝancis sed vidu, tiu ĉi estis profunda ». Djamil evitas frekventi la kolektivajn transportojn kaj la publikajn lokojn, « por protekti min kontraŭ certaj problemoj », li resumas pudore.  

Alvoko al la internacia komunumo 

Esti gejo en Senegalo, estas riski denuncon je ĉiu momento, sed ĉefe esti utiligata kiel propeka kapro. La prezidanto de la asocio Prudento resumas tiel la argumentojn de siaj opoziciantoj : « Dio koleros kontraŭ ni, Dio malbenos Senegalon, Dio detruos la homojn. Malriĉeco, malsanoj, ĉio tio ekzistas pro samseksemo ».

Malgraŭ la minacoj kaj la agresoj, Djamil Bangoura fiere stariĝas, ĉar li kredas, ke ĉio ne estas senespera. Li pro tio alvokas la internacian komunumon, kiu devas laŭ li, kondiĉi la monhelpon konsentitan al Senegalo, al la defendo de la GLATaj personoj : « Ĝi devas adopti klaran sintenon por diri, ke estu abolita la artikolo 139, 3-a alineo ». Tiu artikolo punas samseksemon, kaj datiĝas de la epoko, kiam Senegalo plu estis franca kolonio.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }