Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 avril 2021 2 27 /04 /avril /2021 21:16

27/04/2021

La NRO opinias, ke la hebrea Ŝtato plenumas « sisteman subpremon » kaj « nehumanajn agojn » kontraŭ la Araboj, kiuj vivas sur la okupaciataj teritorioj.

«Intenca dominado de la israela juda loĝantaro kontraŭ la Palestinanoj ». La organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj Human Rights Watch (HRW) denuncis mardon 27an de aprilo la politikon de Israelo koncerne la Arabojn sur sia teritorio kaj de la Palestinanoj en la okupaciataj Teritorioj.

La akuzo estis vigle kontestita de la hebrea Ŝtato. Eĉ antaŭ la publikigo de la raporto de la NRO, la israela ministro pri fremdaj aferoj reagis. Li kvalifikis ĝin « propagandilo » sen rilato « kun la faktoj aŭ la surterena vero », kaj redaktita fare de organizaĵo « delonge animita per kontraŭ-israela celo ». Siaflanke, la palestina Aŭtoritato de Mahmoud Abbas kvalifikis tiun raporton «atesto forta kaj kredinda pri la suferoj de la Palestinanoj ».

 

HRW petas internacian enketon 

Tiujn lastajn monatojn, israelaj NROj kiel B'Tselem komencis uzi la terminon « apartismo » por nomi la israelajn politikojn koncerne la israelajn Arabojn -  idaro de Palestinanoj, kiuj restadis sur siaj teroj post la kreado de la hebrea Ŝtato – kaj de la Palestinanoj de Cisjordanio, Gazao kaj Orienta Jerusalemo. Sed unuafoje granda internacia NRO pri defendo de Homaj rajtoj kvalifikas tiun politikon « apartisma ».

Human Rights Watch denuncas ankaŭ « la sisteman subpremon » kontraŭ la Palestinanoj kaj « nehumanajn agojn », kiuj ebligas difini tiun politikon « apartisma krimo ». La NRO asertas, ke ĝi baziĝas sur la laŭleĝa difino de apartismo kaj ne baziĝas sur komparo kun la rasa eks-politiko de Sud-Afriko.

La NRO, kies sieĝo baziĝas en Nov-Jorko ankaŭ petis de UN, ke ĝi starigu « internacian enketkomisionon » pri la situacio en Israelo kaj en la Teritorioj, kaj de la fremdaj Ŝtatoj, ke « ili ne estu komplicoj » kun la israela politiko pri la Palestinanoj. Ĝi tamen ne alvokis al bojkoto de la hebrea Ŝtato, precizigis Omar Shakir, la aŭtoro de la raporto.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }