/image%2F0553642%2F20210522%2Fob_be047e_telechargement.jpg)
22/05/2021
Bildo: kvartalo de la ĉirkaŭurbo de Damasko. Danio konsideras, ke nun la provinco de Damasko estas stabiligita.
Nova manifestacio favore al siriaj azilpetantoj estis organizita pasintan merkredon antaŭ la urbodomo de Kopenhago.
Kelkaj familioj instalitaj de pluraj jaroj en Danio, estas minacitaj je elpelado. La aŭtoritatoj efektive konsideras, ke Damasko kaj ties ĉirkaŭaĵoj estas sen danĝero.
« Vi ne povas postuli de mi, ke mi revenu, mi vivas ĉi tie de ses jaroj. Kaj la danĝero plu ekzistas en Sirio, tio estas sensenca ».
Alaa Alnwailati estas 38-jara kaj patrino de tri gefiloj. En Danio, ŝi rekomencis studaĵojn, kaj trovis laborpostenon kiel instruistinon. Sed la registaro ne renovigis ŝian restadpermesilon. « Mi ne scias, ĉu tio estas politika taktiko, ĉu vere ili plu volas neniun rifuĝinton, aŭ ĉu tutsimple ili malamas la Sirianojn, mi ne scias, ŝi ridetas. Sed mi scias, ke en Sirio, mi ne havis elekton, mi devis fuĝi. Ĉi tie, mi ne fuĝos. Mi luktos. Kaj se mi trude foriras, mi faros tion kun digneco ».
Danio opinias, ke Damasko kaj ties ĉirkaŭaĵoj estas nun stabiligitaj, kaj decidis interrompi la portempajn restadpermesilojn de pluraj centoj da Sirianoj. Ĝi estas la unua eŭropa lando, kiu ordonas la revenon de la siriaj rifuĝintoj.
« Se vere mi estas devigata foriri, mi elektos alian landon, kiu respektas la homajn rajtojn ».
De januaro, ŝi fakte ne plu havas laŭleĝan ekzistadon en Danio. Kaj se ŝiaj apelacioj estos rifuzitaj, ŝi estos sendita al detencentro, atendante eventualan elpeladon. Sed tion, ŝi absolute rifuzas. « Se vere mi estas devigata foriri, mi elektos alian landon, kiu respektas la homajn rajtojn. Ŝajnas al mi kelkfoje, ke mi estas ludilo, kaj ke ili ludas kun mia estonteco », ŝi atestas.
Ŝi esperas, ke post la kolektiĝo, kiu okazis merkredon posttagmeze, Danio finfine klarvidos.
/image%2F0553642%2F20210522%2Fob_d918eb_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html