Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2021 6 15 /05 /mai /2021 21:40

15/05/2021

Bildo : hodiaŭ, miloj da civitanoj judaj kaj arabaj mobiliziĝis en la tuta lando, postulante haltigon de la nunaj perfortoj, sed ankaŭ finon de la maljusteco en la lando.  Ili deziras veran ŝanĝon, justan kaj egalecan socion.     

Israelaj militaviadiloj bombadis pafcelojn en Gazao dum la nokto de vendredo ĝis sabato, laŭ la israela armeo, post tago de mortigaj perfortoj en Cisjordanio.

« La tutan nokton » de vendredo 14a ĝis sabato 15a de majo, la israela armeo plu disfrakasis la Gazaan sektoron, raportas Ha’Aretz, post tago de mortigaj perfortoj en Cisjordanio.

Sabaton frumatene, la israela armeo deklaris, ke ĝi frapis « operacan buroon » de la Hamaso apud la centro de la urbo Gazao, per pliaj noktaj bombardoj celantaj tion, kion la armeo nomas « areoj de subteraj pafiloj » de raketoj. Ĝi menciis en Tvitero, ke ĝi ankaŭ bombfrapis « areon de milita spionado », kaj « paf-areojn de ter-supraĵaj raketoj » kaj « du teroristajn taĉmentojn ». 

Laŭ la palestina novaĵagentejo Wafa, tuta familio de sep personoj estis mortigitaj dum israelaj aerbombadoj, kiu frapis nokte domon en la kampoj por rifuĝintoj al-Ŝati, en Gazaa sektoro.         

Tiu « masakro » altigas al «136 » la palestinanojn viktimojn de la aeraj surprizatakoj en Gazao de post lundo, skribas Wafa. Ok mortintoj estis nombritaj israelkampe, mencias Ha’Aretz.

« Intensa barilo da raketoj » frapis nokte la sudon de Israelo, laŭ The Times of Israel, kun « pafoj al Berŝeba, Aŝdod, Aŝkelon kaj ĉirkaŭe ».  

 

Perfortoj en Cisjordanio 

« La tumultoj plivastiĝas al Cisjordanio », estis legeble en la retpaĝo de Yediot Aharonot vendredon. Miloj da Palestinanoj alfrontis la israelan policon en pluraj lokoj, kaj komence de la vespero, la ĵurnalo menciis la morton de ok Palestinanoj en alfrontiĝoj kun israelaj soldatoj. 

« La Palestinanoj ĵetis ŝtonojn kaj bruligis pneŭojn en dekoj da lokoj en Cisjordanio », detaligas Yediot Aharonot.

« Amasaj ribeloj » eksplodis en la urbo Ya’bad, en la nordo, kaj « inter pluraj centoj kaj miloj da Palestinanoj partoprenis tiujn tumultojn ». « Pluraj fajroj » estis aliparte flamigitaj « ĉirkaŭ la kolonio de Yitzhar », en Samario. « Ribelo » ankaŭ eksplodis en Hebrono « kiam Palestinanoj ĵetis ŝtonojn al veturilo, kiu eniris en la judan kolonion Kiryat Arba, kaj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelon en magazeno de la industria zono de la kolonio ».

Tiuj perfortoj intervenas « dum Gazao, Jerusalemo kaj la juda-arabaj urboj de Israelo estis scenejo de perfortoj kaj ĝeneralaj tumultoj » de post lundo, kiam komenciĝis tiu nova ciklo de alfrontiĝoj, memorigas The Times of Israel en alia artikolo.         

Se Cisjordanio ne spertis ĝis tiam grandampleksan ribelon, « parte kaŭzis tion, la kooperado inter Israelo kaj la Palestina Aŭtoritato, ambaŭ partoj laboras en proksima kunlaboro por konservi la situacion sub kontrolo », analizas la ĵurnalo. La Hamaso siaflanke, « provis instigi Cisjordanion al agado » sed la movado « malofte estis loga alternativo por la Palestinanoj de Cisjordanio ».

Tamen, palestina respondeculo anonima pridemandita de la ĵurnalo, atentigas, ke « ĉiu incidento povus eksplodigi Cisjordanion ».

« Ne lasu vin mistifiki. Tiu kvieto estas trompa, artifika, portempa. Cisjordanio estas pulvejo, kaj iam – baldaŭ – ĝi eksplodos».

09/05/2021

Orienta Jerusalemo : la Ĉefkortumo prokrastas la aŭdiencon koncerne la elpeladon de la palestinaj familioj de Cheikh Jarrah

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/orienta-jerusalemo-la-cefkortumo-prokrastas-la-audiencon-koncerne-la-elpeladon-de-la-palestinaj-familioj-de-cheikh-jarrah.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }