Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2017 5 27 /01 /janvier /2017 17:10
Foto REUTERS/Stephen Lam

25/01/2017

Bildo : Opoziciantoj al la projekto Keystone XL en San-Francisko, la 3an de februaro 2014.

Donald Trump ĵus subskribis dekretojn, kiuj relanĉas la konstruadon de la naftokondukilo Keystone XL, inter Kanado kaj Nebrasko, centre de Usono. La Prezidento ankaŭ relanĉis la  konstruadon de la naftokondukilo de la kompanio Energie Transfer Partner en Norda Dakoto, kiu mobilizis Indianajn tribojn kaj ekologiistojn pasintan aŭtunon, antaŭ nuligo de la permeso fare de Barack Obama.

Donald Trump plurfoje deklaris dum mitingoj, ke li favoras konstruadon de naftokomunikiloj, la celo estante dungado, kaj energia sendependeco de Usono. La dekretoj estis subskribitaj, kaj ili estos denove intertraktitaj, eksplikis la prezidento Trump, sed la punktoj debatitaj nun ne estas konataj.           

La naftokondukilo Keystone devas interrilatigi Kanadon kaj Nebraskon: 1400 kilometroj da naftokondukilo por transporti nafton ekstraktitan de la bitumhavaj sabloj de Alberto, al Teksaso. Tio generos inter 20 000 kaj 40 000 laborpostenojn, laŭ la taksadoj, kaj granda paŝo al usona energia sendependeco, laŭ la defendantoj de la projekto.

La naftokondukilo de Norda Dakoto siaflanke, ĉeestis la frontpaĝojn de multaj ĵurnaloj ĉi-aŭtune. Linio de 2000 kilometroj trairos kvar usonajn Ŝtatojn, de Norda Dakota ĝis Ilinojso. Tiu projekto ja stariĝas sur privataj teroj, sed laŭ la Siuaj triboj, ĝi malobservadas sepultejojn kaj minacas la rezervojn de nesala akvo.

 

Demokratoj forlasas sian aprobon

La opoziciantoj al tiuj projektoj jam reagis, sed ankaŭ la defendantoj de la konstruado de naftokondukiloj estas multnombraj en la Kongreso, kaj ne nur la republika kampo. 

Kelkaj demokrataj elektitoj estis favoraj al la konstruado de la naftokondukilo Keystone, la ĉefa pravigo estante kreado de laborpostenoj. Hieraŭ tamen, la demokrata partio rebatis, kaj tiuj elektitoj finfine forlasis sian aprobon. Balotado, fakte gajnita de la respublikanoj, ja okazis intertempe.

Male, la ekologiistaj organizaĵoj esprimis sian koleron, starigante la samajn argumentojn kiel Barack Obama : la ekstrakto de la kanada petrolo estas polua, la transporto ege multekosta.

Fine, koncerne la naftokondukilon de la societo Energy Transfer Partner en Norda Dakoto, se la linio ne estas modifita ekster la kontestataj teritorioj, la Blanka Domo malfermos batalfronton kun la 200 indianaj unuiĝintaj triboj, kiuj rezistis sur la konstruejo, pasintan aŭtunon. Miloj da ekologiistaj aktivuloj kuniĝis kun ili. Ĉiuj antaŭvidis manifestacii denove, se la nova prezidento decidas retropaŝi koncerne ĉesigon de la konstruado.

http://www.rfi.fr/ameriques/20170124-etats-unis-trump-relance-deux-projets-oleoducs-controverses

https://www.youtube.com/watch?v=tWrk6i9-_pE

Naftokondukilo "Keystone"

Naftokondukilo Norda Dakoto

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }