Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2017 5 27 /01 /janvier /2017 22:42

28/12/2017

Antaŭ 72 jaroj, la 27an de januaro 1945, la eksterma koncentrejo de Aŭŝvico estis liberigita. La pola Ĉefministrino kaj la lastaj postvivantoj estis tie, kun sia eterna sufero. Kelkaj diras, ke ĉi tie, ili sentas sin plu malliberigitaj, trapaŝante tiujn lokojn.

« Mi konstante ploras, rakontas Krystyna Szpigiel, konstante, ĉar nia animo estis kripligita, ĉar ni estis infanoj de la koncentrejo. Mi ne estis ĉe Aŭŝvico sed en la koncentrejo de Lodzo. Ili nomis ĝin « la malgranda Aŭŝvico», por la polaj infanoj kaj adoleskantoj. Ili estis tiel malmildaj kaj la aranĝoj estis tiel kruelaj kontraŭ ni.»

En Germanio, la tago pri Holokaŭsto estis makulita per polemiko. Elektito de la dekstra populisma partio AfD estis elpelita de la ceremonio ĉe la Bundestag.

Pasintsemajne, Björn Höcke bedaŭregis la ekzistadon de «hontinda» memormonumento en Berlino, reference al la memormonumento pri Holokaŭsto.

En Romo, la prezidento de la "Eŭropa Juda Kongreso" akceptita de la papo Francisko alvokis la kontinenton al lukto kontraŭ la antisemitisma kreskado. Tendenco, kunligita laŭ Moshe Kantor kun populismo kaj izolismo.    

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }